Daniel Everett

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Daniel Leonard Everett)
Daniel Everett
Persona informo
Naskiĝo 26-an de julio 1951 (1951-07-26) (72-jaraĝa)
en Holtville
Lingvoj anglapirahanaportugalahispana
Ŝtataneco Usono
Alma mater Biblia Instituto Moody • Ŝtata Universitato de Campinas
Okupo
Okupo lingvisto • universitata instruisto • verkisto • misiisto
TTT
Retejo https://daneverettbooks.com/
vdr

Daniel Leonard Everett (naskiĝis je la 26-a de julio 1951 en Holtville, Kalifornio, Usono) estas usona verkisto kaj lingvisto kun ĉefaĵo fonetiko kaj fonologio. Dum unu el siaj ekspedicioj al Amazono, en 1993, li malkovris novan lingvon: Ora Venko, kiu estas unu el la malmultaj, kiuj uzas la dentan  fonemon [t͡ʙ̥][1]

Je 2010 li estis profesoro de sociologio kaj Dojeno de Artoj kaj Sciencoj ĉe la Universitato Bentley en Waltham, Masaĉuseco[2]. Antaŭe li estis Profesoro de la Departemento de Lingvoj, Literaturoj kaj Kulturoj ĉe la Ŝtata Universitato de Normal, Ilinoiso. Li instruis ankaŭ ĉe la Universitato de Manĉester kaj ĉe la Lingvistika Departemento de la Universitato de Picburgo.

Libro "Language: The Cultural Tool" (Lingvo: la kulturilo)[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu libro defias la teorion de Noam Chomsky pri universala gramatiko, ke lingvo estas hereda. Daniel Everett konsideras, ke lingvo, kiel la pafarko kaj la sago, estas ilo por solvi oftajn homajn problemojn, kiuj kreas la bezonon komuniki efike[3]. Ŝlosilaj elementoj de lia alproksimiĝo al lingvo estas: lingvo kiel solvo por la problemo de komunikado; lia koncepto de lingvo; kio ebligas lingvon; kiel lingvo kaj kulturo influas unu la alian.

Verkaro[redakti | redakti fonton]

Li estas plej multe konata pro lia studado de la Pirahanoj kaj ilia lingvo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

SIL Internacia

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (es) El código de la Amazonia (La Gramática de la Felicidad)
  2. (en) Daniel Everett, Bentley University
  3. (en) Tom Bartlett, «Angry Words», Chronicle of Higher Education,‎ la 20-an de marto 2012 (rete legebla [arĥivo])