Saltu al enhavo

Daniel Paul Schreber

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Daniel Paul Schreber
Persona informo
Naskiĝo 25-an de julio 1842 (1842-07-25)
en Leipzig
Morto 14-an de aprilo 1911 (1911-04-14) (68-jaraĝa)
en Leipzig
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Reĝlando Saksio Redakti la valoron en Wikidata vd
Partio Nacia Liberala Partio Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo juĝisto juristo opinia ĵurnalisto aŭtobiografo verkisto Huissier de justice (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo juro justico psiĥoanalizo vd
Aktiva en Dresdeno vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Daniel Paul SCHREBER (n. la 25-an de julio 1842 en Leipzig; m. la 14-an de aprilo 1911 samloke) estis germana juristo, juĝisto (Prezidanto de la Dresdena Apelacia Kortumo) kaj verkisto.

Schreber estas plej konata hodiaŭ kiel la aŭtoro de sia publikaĵo el 1903 Denkwürdigkeiten eines Nervenkranken (Memoraĵoj de nervoza paciento), en kiu li detale priskribis psikozon, kion li suferis ekde 1893. Ĉi tiu libro havis grandan influon sur psikologion. .[1][2] En 1911, Sigmund Freud pridubis la propran interpreton de Schreber kaj prezentis sian vidpunkton en libro titolita Psikanalizaj Notoj pri Aŭtobiografia Kazo de Paranojo (Dementia Paranoides).  [3]

Carl Gustav Jung, Sigmund Freud, Elias Canetti, William G. Niederland, Zvi Lothane kaj aliaj de tiam, pli-malpli grandmezure, traktis la medicin-psikologian interpreton de ĉi tiuj memuaroj. La Saksa Psikiatria Muzeo en Leipzig aparte okupiĝas pri la vivrakonto de la kortega prezidanto, Daniel Paul Schreber.

Interalie, la kazo de Schreber fariĝis disputo inter du gravaj skoloj de psikanalizo, unu, kiu vidas la originon de psikozoj nur en internaj procezoj, kaj la alia, kiu fokusiĝas al la efikoj de eksteraj traŭmatoj.

La rakonto pri Daniel Paul Schreber estas ankaŭ interpretata en la kunteksto de la malutilaj edukaj metodoj de lia patro, Moritz Schreber, fama kuracisto kaj disvastiganto de eksperimentaj edukaj metodoj.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Schreber, Daniel Paul. (1903) Memoirs of My Nervous Illness. New York: New York Review of Books, 2000. ISBN 0-940322-20-X.
  2. S. Freud The Schreber Case. Penguin Classics Psychology, 2003, Chapter I: Case History.
  3. Freud, Sigmund. (1911) The Schreber Case, antaŭparolo de MacCabe, Colin, New York: Penguin Classics Psychology, 2003. ISBN 0-14-243742-5.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]