Daniil Ivanoviĉ Ĥarms

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Daniil Ĥarms
Daniil Kharms.jpg
Naskiĝo 30-an de decembro 1905
en Flago-de-Rusio.svg Peterburgo, Rusia Imperio
Morto 2-an de februaro 1942
en Flago-de-Sovetunio.svg Leningrado, Sovetunio
Sukcesis kiel
v  d  r
Information icon.svg

Daniil Ivanoviĉ Ĥarms (ruse Даниил Иванович Хармс; naskiĝis la 30-an de decembro 1905 en Sankt-Peterburgo; mortis la 2-an de februaro 1942 en Leningrado), denaske Daniil Ivanoviĉ Juvaĉev (ruse Даниил Иванович Ювачев), estis rusa verkisto kaj poeto. Lia verkaro estis komika kaj groteska. Li verkis ankaŭ infanajn versaĵojn.

Ekkariero kaj la grupo OBERIU[redakti | redakti fonton]

En 1921—1922 jaroj Daniil Juvaĉev elpensis pseŭdonimon "Ĥarms". En 1925 Ĥarms konatiĝis kun grupo de poetoj. En tiu grupo estis Aleksandr Vvedenskij, Leonid Lipavskij, Jakov Druskin k.a. En la aŭtuno de 1927 la grupo de verkistoj, al kiu Ĥarms apartenis, estis nomata OBERIU (rusa mallongigo de "Unio de reala arto"). La plej fama evento de OBERIU estis la literatura vespero "Tri maldekstraj horoj", kiu okazis la 24-an de januaro 1928. Dum tiu teatra vespero OBERIUanoj deklamis siajn verkojn, ili prezentis la teatraĵon de Ĥarms "Elizaveta Bam".

Verkaro por infanoj[redakti | redakti fonton]

En fino de 1927 Samuil Marŝak, Nilokaj Olejnikov kaj Boris Ĵitkov invitis anojn de OBERIU labori por infana literaturo. Ekde fino de 1920-j ĝis fino de 1930-j jaroj Ĥarms aktive laboris kun infanaj gazetoj "Erinaco", "Fringelo", "Grilo", "Oktobridoj" ("Oktobridoj" estis nomo de infana organizaĵo en Sovetunio). En tiuj gazetoj oni eldonis liajn versaĵojn, rakontojn, subskribojn por bildoj kaj enigmojn. Ĥarms laboris tre grave, infana literaturo estis stabila kaj preskaŭ sola fonto de mono por li. Ekde 1928 ĝis 1931 estis eldonitaj 9 ilustritaj libroj de Ĥarms por infanoj

Unua aresto[redakti | redakti fonton]

En la decembro de 1931 Ĥarms, Vvedenskij kaj Baĥterev estis arestitaj. Ili estis akuzitaj pri membreco en "kontraŭsovetia grupo de verkistoj". Ĥarms estis kondamnita al tri jaroj en malliberejo. La 23-an de majo 1932 oni anstataŭigis malliberejon per ekzilo, kaj Ĥarms forveturis en Kursk. Li revenis al Leningrado 12-an de oktobro 1932.

En 1930-aj jaroj[redakti | redakti fonton]

Post reveno el la ekzilo, la vivo de Ĥarms ŝanĝiĝis. Elpaŝoj de OBERIU ĉesis, oni eldonis liajn librojn tre malofte, al li mankis mono. Ĥarms komprenis, ke oni ne eldonos liajn verkaĵojn, krom verkaĵojn por infanoj. Sed li daŭris verki. En 1930-aj jaroj li kreis siajn ĉefajn verkaĵojn. Tiuj estis rakontaro "Okazoj", novelo "Maljunulino", multo da malgrandaj rakontoj kaj versaĵoj.

Dua aresto kaj morto[redakti | redakti fonton]

La 23-an de aŭgusto 1941 Ĥarms estis arestita pro "dissendado de kalumniaj kaj malvenkaj etosojn". Daniil Ĥarms mortis la 2-an de februaro 1942 en la prizono "Kresti", dum la sieĝo de Leningrado .

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]