Danio-Norvegio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Reĝlando de Danio kaj Norvegio
Plena origina nomo:
Kongerikene Danmark og Norge
Danmark-Noreg
 Kalmara unio 13801814

historia lando • persona unio • real union
Geografio
Areo de Danio-Norvegio en 1780
Areo de Danio-Norvegio en 1780
Ĉefurbo:
Loĝantaro
Nacia konsisto:
Danoj, Norvegoj kaj naciecaj minoritatoj
Ŝtat-strukturo
monarkio monarĥio (ĝis 1536 persona unio, poste reala unio)
Estiĝo:
Post elekto de Gustavo Vasa kiel sveda reĝo okazas disfalo de Kalmara unio
Pereo:
En la jaroj 1814–1815 okazas Viena kongreso, kies sekvo estas disfalo de Danio-Norvegio
Antaŭaj ŝtatoj:
Kalmara unio Kalmara unio
Postsekvaj ŝtatoj:
Danio Danio
Svedio-Norvegio Svedio-Norvegio
Elstaraj historiaj eventoj
Diplomatiaj Rilatoj
vdr

Danio-Norvegio estis duobla monarkio inter la regnoj Danio kaj Norvegio en norda Eŭropo de la jaroj 1380 ĝis 1814, kiun fakte tre dominis Danio. De la komenco ĝi estis nur persona unio (du malsamaj ŝtatoj kun sama reĝo), sed en 1536 Norvegio perdis sian sendependan ŝtatecon kaj iĝis parto de la ŝtato Danio.

El norvega perspektivo, la verkisto Henrik Ibsen kadre de la norvega nacia vekiĝo dum la 19-a jarcento nomis la epokon "400-jara nokto" de dania kultura, politika kaj ekonomia domino super la samgranda najbara popolo de norvegoj.

El dana pespektivo, la interŝtata ligo estis la garantio por forta mararmea pozicio en Eŭropo, aparte kontraŭ la (partatempe) malamika potenco Svedio, kiu pro la dana-norvega alianco ne havis aliron al la okcidento de la Balta Maro kaj sekve ankaŭ ne havis senglacian ŝipan vojon al la Norda Maro kaj la resto de la Atlantika Oceano: La nuntempe svedaj teritorioj Halland kaj Skanio tiam apartenis al Danio, Bohuslän al Norvegio. Same kiel la ŝipoj de ĉiuj aliaj komercaj ŝtatoj do la svedaj ŝipoj devis pagi por la rajto pasi la markolon Sundo.

Antaŭhistorio

Dum 970 la dana reĝo Harald Bludenta (Harald Blåtand) konkeris grandan parton de Norvegio kaj nomumis la orienton de la lando parto de Danio. Dum 995 Norvegio denove ricevis norvegan reĝon, Olav la 1-a Tryggvason.

Dum la jaro 1035 la Ferooj iĝis parto de Norvegio, dum 1261 Grenlando kaj inter 1262 kaj 1264 Islando. Ekde 1319 la sveda reĝo ankaŭ restis reĝo de Norvegio, kaj tiel restis ĝis 1355.

Margareta la 1-a

Margareta la 1-a estis la filino de la dana reĝo Valdemaro la 4-a kaj edzino de la norvega reĝo Håkon la 6-a Magnusson. Kiam ŝia patro mortis dum la jaro 1375 kaj ne havis filon, ŝi helpe de diplomatoj kaj konsilantoj aranĝis, ke la dana Regna Konsilio elektis ŝian neplenaĝan filon Olaf la 3-a reĝo de Danio. Ŝi mem transprenis la regadon por sia filo.

Dum 1380 ankaŭ mortis reĝo Håkon, kaj Olav iĝis infana reĝo de Norvegio. Fakte Margareta nun estis reĝino de ambaŭ regnoj. Dum 1387 Olav mortis, ankoraŭ ne plenaĝa, kaj formale la regado de Margareta nun estus finita. Tamen ŝi konvinkis la Regnajn Konsiliojn de ambaŭ ŝtatoj konfirmi ŝian regadon: Ŝia juna parenco Eriko de Pomerio iĝis unue reĝo de Norvegio, poste ankaŭ de Danio, kaj fakte Marareta ĝis ŝia morto restis regantino de ambaŭ regnoj.

Dum 1397 Margareta krome sukcesis establi la Union de Kalmar kaj unuigi la duoblan regnon Danio-Norvegio kun Svedio. Post ŝia morto Eriko transprenis la regadon de ĉiuj tri regnoj, kvankam la rilato al la sveda Regna Konsilio restis problema.

Nur dum 1523 Svedio sub la reĝo Gustavo Vasa malmembriĝis el la Unio. Norvegio kun siaj kolonioj plue restis ligita al Danio.

Kristiano la 3-a

Dum la "hereda malamikeco" inter Danio kaj Svedio dum la sekvaj jardekoj kaŭzis pliajn militojn, la reĝo Kristiano la 3-a dum la jaro 1536 deklaris Norvegion parto de Danio. Sekve la norvega Regna Konsilio malfondiĝis. El la duobla monarkio iĝis unu monarkio.

Tamen fakte la ŝtato Norvegio ne formale malfondiĝis, la reĝo plunomis sin "reĝo de Danio kaj Norvegio", kaj estis apartaj leĝoj por Danio kaj por Norvegio. La reĝo en Norvegio reprezentiĝis per vic-reĝo.

Traktato de Kiel

Laŭ la traktato de Kiel de januaro 1814 la sveda reĝo Karolo la 13-a devigis Danion, cedi Norvegion al Svedio (vidu: Svedio-Norvegio). Laŭ la Viena Kongreso tiu decido konfirmiĝis. Por Svedio tiu ricevo estis "kompenso" por la perdo de Finlando al la Rusia Imperio, kaj Danio kiel malgranda rekompenso ricevis la duklandon Lauenburg en norda Germanio. Ankaŭ la historiaj norvegaj kolonioj Grenlando, Islando kaj Ferooj restis ĉe Danio.

Survoje al resendependiĝo de Norvegio

La 27-an de februaro 1814 Norvegio proklamis sian resendependiĝon. La 17-an de majo 1814 Kristiano la 4-a iĝis reĝo de Norvegio, sed post forta premo de Svedio li la 4-an de novembro de la sama jaro devis rezigni pri sia posteno kaj jesi al la premata unio de Norvegio kun Svedio. 25 jarojn pli poste, dum 1839, li iĝis reĝo de Danio.

La 7-an de junio 1905 la norvega parlamento Storting proklamis la finon de la unio kun Svedio. La 13-an de aŭgusto la norvegoj en plebiscito decidis pri la fino aŭ daŭrigo de la unio, kaj preskaŭ 100 procentoj voĉdonis por la unia fino kaj do ŝtata resendependiĝo. La 18-an de novembro 1905 la dana princo Karolo el la origine germana dinastio Oldenburgio iĝis la reĝo Haakon la 7-a de Norvegio.