Danny Glover

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Danny Glover ĉe la Oskar-transdono en 2009
Glover (2007)

Danny Lebern GLOVER (22-an de julio 1946 en San Francisco en Kalifornio) estas usona aktoro kaj UN-ambasadoro. Glover iĝis konata ĉefe pro la filmrolo kiel serĝento Roger Murtaugh kiel partnero de Mel Gibson en la Lethal-Weapon-filmoj.

Glover studis en la Ŝtata Universitato de San-Francisco. Li estis junaĝe membro de la revolucia grupo Black Panther. Li estas geedziĝinta ekde 1975 kun Asake Bomani, kun kiu li havas unu filinon, nome Mandisa.

Li agadas en diversaj porafrikaj movadoj (precipe TransAfrika Forumo), por influi la eksteran politikon de Usono favore al Afriko.