Danovën

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Danovën estas arta lingvo kreita de Joshua Shinavier. Danovën (laŭlitere "lingvo de logiko") estas strikte malambigua formo de Arovën, la "lingvo de penso", ankaŭ kreita de Shinavier. Arovën estas kompleta planlingvo kiu estis kreita kiel ideala medio por klara komunikado de abstraktaj ideoj, kaj ĉiutaga uzado. Aŭtoro imagis evoluigon de Arovën dum jarcentoj, sed Danovën estas logika lingvo.

Fonologio[redakti | redakti fonton]

Arovën uzas la sekvajn fonemojn:

a /a/
ä /ɒ/
e /ɛ/
ë /e/
i /ɪ/
ï /i/
o /o/
ö /ø/
u /u/
ü /y/
  bilabiala labiodenta denta alveola postalveola palata velara glota
ploziva p  b     t  d     k  g  
naza m     n     ŋ  
vibra       r        
frikativa   f  v ð s  z ʃ  ʒ     h
afrikata              
alproksimiga           j    
latera       l        
  lipo-vela
alproksimiga w

Specimenoj[redakti | redakti fonton]

  • Në'el hyendëa andëmlorïeln, enoan wenin lorol dëmen (neniu kredas mensoganton, eĉ kiam li parolas la veron.
  • Wilerin endya ë'porvel windïav flëntya. (Foje estis farmisto kies ĉevalo foriris).