Danubo
Danubo | |
germane: Donau, slovake: Dunaj, hungare: Duna, kroate: Dunav, bulgare: Дунав, rumane: Dunărea | |
rivero | |
Danubo en Bratislavo
| |
Deveno de nomo: La nomo devenas el la latina nomo de la romia dio Danubio | |
Landoj | 10
|
---|---|
Historia regiono | Banato |
Kelkaj gravaj alfluantoj | |
- maldekstraj alfluantoj | 11
|
- dekstraj alfluantoj | 12
|
Urboj | 16
|
Ĉefa fontrivero | Breg |
- situo | Furtwangen, Nigra Arbaro, Germanio |
- alteco | 1 078 m |
- longo | 49 km (30 mi) |
- koordinatoj | 48° 05′ 44″ N 08° 09′ 18″ O / 48.09556 °N, 8.15500 °O (mapo) |
Apuda fontrivero | Brigach |
- situo | St. Georgen, Nigra Arbaro |
- alteco | 940 m |
- longo | 43 km (27 mi) |
- koordinatoj | 48° 06′ 24″ N 08° 16′ 51″ O / 48.10667 °N, 8.28083 °O (mapo) |
Kunfluejo de fontriveroj | |
- situo | Donaueschingen |
- koordinatoj | 47° 57′ 03″ N 08° 31′ 13″ O / 47.95083 °N, 8.52028 °O (mapo) |
Enfluejo | Nigra Maro |
- situo | Riverdelto de Danubo, Rumanio & Bulgario |
- alteco | 0 m |
- koordinatoj | 45° 13′ 03″ N 29° 45′ 41″ O / 45.21750 °N, 29.76139 °O (mapo) |
Suma longo | 2 860 km (1 777 mi) |
Suma akvokolektejo | 795 686 km² (79 568 600 ha) |
Trafluo | antaŭ delto |
- mezproksima | 6 500 m³/s |
- Passau | 580 m³/s 30 km antaŭ urbo |
- Vieno | 1 900 m³/s |
- Budapeŝto | 2 350 m³/s |
- Beogrado | 4 000 m³/s |
Mapo de rivero
| |
Vikimedia Komunejo: Danube | |
Danubo estas la dua plej longa eŭropa rivero (post Volgo) kaj la plej longa en Eŭropa Unio. Ĝia fonto estas en Germanio (ĉe Ingolstadt kaj Regensburg), poste ĝi transiras Aŭstrion (ĉe Linz [Linc] kaj Vieno, Viena Pordo), Slovakion (ĉe Bratislava), kaj Hungarion (Budapeŝto), kaj Kroation (Vukovar). Poste ĝi fluas tra Serbio (ĉe Beogrado). La rivero estas la landlimo inter Rumanio norde kaj Bulgario sude. Jen ĝi eniras en Rumanion, tie ĝi estas parto de la ukrajna landlimo kaj sin ĵetas en la Nigran Maron pere de granda delto, kiu estas vasta natura protektejo.
Ĝi estas la sola grava eŭropa rivero, kiu fluas de okcidento al oriento. Ĝi fontas en Germanio, en la Nigra Arbaro el kuniĝo de du riveretoj Brigach kaj Breg ĉe Donaueschingen, kaj de tie ĝi fluas 2 850 km sudorienten al la Nigra Maro. Ĝi trafluas 10 landojn: Rumanio (29.0% de la basena areo), Hungario (11.6%), Serbio (10.2%), Aŭstrio (10.0%), Germanio (7.0%), Bulgario (5.9%), Slovakio (5.9%), Kroatio (4.4%), Ukrainio (3.8%), kaj Moldavio (1.6%).[1] sed la akvokolekta areo tuŝas pliajn 9 landojn.
Iam ĝi estis ankaŭ la norda limo de la Romia Imperio.
Ĝi estas grava internacia ŝipvojo. La tutmaso de la liveritaj varoj sur la Danubo en 1987 superis 100 milionojn da tunoj. Ekde 1990 la liverado iĝis pli malfacila, ĉar la NATO bomb-detruis 3 pontojn en Serbio. Oni forigis la detruaĵojn tute nur en 2002. (Komisiono de Danubo)
Nomoj kaj etimologio
La nomo Dānuvius estas supozeble ŝuldo el lingvo de Skitoj, aŭ eble el Gaŭla. Ĝi estas unu el nombraj nomoj por riveroj derivaj el Hindeŭropa vorto *dānu, ŝajne termino por "rivero", sed eble ankaŭ por praa koncepto pri kosma rivero, kaj de veda riverdiino (Danu), eble el radiko *dā "flui/rapidi, rapida, violenta, nedisciplinita." Aliaj rivernomoj kun sama aŭ simila etimologio estus Don, Donec, Dnepro kaj Dnestro. Dnepro (el praslava Danapir laŭ prigota historiisto Jordanes) kaj Dnestro, el Danapris kaj Danastius, estas supozeble el lingvo de iranaj Skitoj *Dānu apara "rivero for" kaj *Dānu nazdya- "rivero ĉe", respektive.
La Danubo estis konata en Latino kiel Danubius, Danuvius, Ister, en Greka kiel Ἴστρος (Istros). La nomo por la Daka lingvo kaj Trakoj estis Donaris/Donaris (el kio Τάναις en Greka, supra Danubo) kaj Istros (supra Danubo).[2] Ties Traka-Friga nomo estis Matoas,[3] "sortoportanto".[4] La Greka Istros estis ŝuldo el la Traka/Daka signife "forta, rapida", proksima al la sanskrita iṣiras "rapida".[2]
La nomo en Esperanto estas la latin-deriva vorto Danubo.
Geografio
La Danubo en la Karpat-baseno
La rivero enfluas la basenon en Divin (hungare Dévény), kie estis la landolimo de Hungara Reĝlando. Simbole Divin estas pordo de Hungarlando. Hungara poeto Ady kantas: Ĉu mi rajtas frapi pordon de Dévény? Post Bratislavo estas akvocentralo ĉe Gabĉikovo, ĉe Paks atomcentralo. Pontoj estas averaĝe po 50 km, aparte menciindaj estas: Bratislavo, Esztergom, Budapeŝto, Dunaújváros (=Danub-nov-urbo), Szekszárd, Baja, Novi Sad, Beograd (blanka urbo). La rivero elfluas en Ferpordego, kie dum la historio estis danĝera pro la rifoj. En la 19a jarcento la riveroparto estis reguligita kaj iĝis ŝipebla. Fine de la 20a jarcento oni konstruis akvocentralon.
Budapeŝto estas mara havenurbo, ĉar maraj ŝipoj flosas ĝis la ĉefurbo.
Estas plano pri kanalo, kiu interligos la Danubon de Vukovar, al rivero Sava, ne tro for al Drina.
Akvonivelaj indikiloj en la Karpat-basena parto: Divin, Bratislava, Gabĉikovo, Rajka, Gönyü, Dunaremete, Nagybajcs, Komárom, Esztergom, Nagymaros, Budapeŝto, Dunaújváros, Dunaföldvár, Paks, Baja, Mohács, Apatin, Novi Sad, Orşova.
El Enciklopedio de Esperanto
Danubo. 1. Organo de la rumanaj kaj bulgaraj E-istoj. Bucureşti. Red. D-ro. Robin. Nur skribita en E. Ĝi estis la kunigo de Lumo kaj Rumana E-isto, 1-a jaro okt. 1910 - aŭg sept. 1911-11 kajeroj (12 n-roj) 11xIV+360 p.; 2-a jaro dec. 1911 - julio 1912-6 kajeroj, (7 n-roj.) 6xIV.+200 p. 24x16. Krom propagando, kroniko, organizaj kaj lingvaj demandoj D. enhavis modetajn proz- kaj literaturaĵojn. - 2. De majo-junio 1931 aperis ankaŭ D monata gazeto por org. kaj prop. eld. ES "Solidareco", Red. D. Ivanov. 3 kaj po 8 p. 24x16. P. TARNOW.
Vidu ankaŭ
Notoj
- ↑ Countries of the Danube River Basin. International Commission for the protection of the Danube River. Alirita 2010-11-13.
- ↑ 2,0 2,1 Radoslav Katičić. Ancient Languages of the Balkans, Part One. Paris: Mouton, 1976: 144.
- ↑ (1974) “Matoas, the Thraco-Phrygian name for the Danube, and the IE root *madų”, Glotta 52 (1/2), p. 91.
- ↑ Šašel Kos, Marjeta. (2009) “Reka kot božanstvo — Sava v antiki”, Ukročena lepotica: Sava in njene zgodbe (Slovene, abstract in English). Javni zavod za kulturo, šport, turizem in mladinske dejavnosti, p. 42–50. ISBN 978-961-92735-0-0.
Eksteraj ligiloj
- Danubo-delto ( WWF ) angle
- Tutmondaj 200; numero 159 : Danubo-delto ( Nacia Geografia Societo) angle
-
Rigardo al Danubo kaj Bisammonto de Klostronovburgo
-
Ŝipo sur Danubo kun Bisammonto, Aŭstrio
-
Ŝipstacio ĉe Spitz [Spic] ĉe la Danubo en Wachau [Vaĥaŭ]
-
Dürnstein [Dirnstajn] en Wachau, Aŭstrio
-
Gimnazio Bertha von Suttner sur Danubo en Vieno 21-a distrikto
-
Lernejoŝipo Bertha von Suttner sur Danubo en Vieno
- 29° E
- 45° N
- 8° E
- 48° N
- 47° N
- Danubo
- Riveroj en Eŭropo
- Karpat-basenaj riveroj
- Riveroj en Germanio
- Riveroj en Baden-Virtembergo
- Riveroj en Bavario
- Riveroj en Aŭstrio
- Riveroj en Slovakio
- Riveroj en Hungario
- Riveroj en Kroatio
- Riveroj en Serbio
- Riveroj en Rumanio
- Riveroj en Bulgario
- Riveroj en Moldavio
- Riveroj en Ukrainio