Saltu al enhavo

Danzhou

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Danzhou
departemento-ranga urbo
zhitongzi city (en) Traduki
urbego Redakti la valoron en Wikidata vd
Administrado
Poŝtkodo 571700
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 954 259  (2020) [+]
Loĝdenso 281 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 19° 30′ N, 109° 35′ O (mapo)19.5109.58333333333Koordinatoj: 19° 30′ N, 109° 35′ O (mapo) [+]
Areo 3394,41 km² ( 339 441 ha) [+]
Horzono UTC+08:00 [+]
Danzhou (Ĉinio)
Danzhou (Ĉinio)
DEC
Lokigo de Ĉinio en mondo
Situo de Danzhou

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Danzhou [+]
vdr

Danzhou (en simpligita ĉina skribo 儋州, kun tonsignoj Dānzhōu) estas prefektujnivela metropolo, ankaŭ marhaveno en provinco Hajnano en Ĉina Popola Respubliko. La administra sidejo kaj urba centro de Danzhou estas la urbo Nada.

Ponto en Danzhou

Demografio

[redakti | redakti fonton]

En fine de 2020 la prefektujnivela loĝantaro estis 954 259 homoj.

Geografio

[redakti | redakti fonton]

La metropolo kuŝas sur malalta monta kaj monteta areoj en Insulo Hajnano sur areo 3394 km² kun marbordo de 307 km kaj administras 17 dividojn. Nekutima administra trajto estas, ke ĝi ne havas dividon je distrikta nivelo. 57% de ĝia tuta areo estas arbarkovrita.

Kiam generalo konkeris Hajnanon por la Okcidenta Han-dinastio en 110 antaŭ Kristo, li establis la sian komandejon sur la loko de la nuna Danzhou, kiel ĝia sidejo de registaro. Dum la dua mondmilito la areo estis inter la plej detruitaj distriktoj en Hajnano, ĉar la japanoj masakris pli ol 30 000 homojn detruante pli ol 10 000 domojn. Danzhou estis ŝanĝita de distrikta urbo al prefektujnivela urbo en 2015.

Ene troviĝas ekonomia zono, kiu inkluzivas havenurbon, naftorafinejon kun petrolkemia fabriko, naftodeponejon, gascentralon kaj fabrikon por ventenergia ekipaĵo.

Universitato kaj akademio funkcias en la prefektujnivela urbego.

Bildoj pri Danzhou
Stacidomo
Stacidomo de aŭtobusoj
Haveno


Danzhou estas alirebla ĉefvoje, trajne, flugmaŝine kaj ŝipe. La internacia flughaveno troviĝas proksimume 25 km nordoriente de Nada. La marhaveno liveras-akceptas kontenerojn.

La klimato estas tropika malseka kaj seka klimato laŭ la klimata klasifiko de Köppen: Aw kun tre varma vetero tutjare. La musonaj influoj estas fortaj kun relative longa pluvsezono. La averaĝa jara sunbrilo estas ĉirkaŭ 1947 horoj, la akvotemperaturoj restas super 19 °C tutjare. La jara averaĝa temperaturo estas 24 °C kaj varias inter 21-29 °C. Jare averaĝe pluvas 1932 mm, en ĉiuj monatoj pluvas, sed la precipitaĵo estas pli inter majo-oktobro, dum kulminas aŭguste kaj septembre.

Bildoj pri Danzhou
Vojo, maldekstre impostejo
Doganejo
Hotelo
Loĝdomoj
Turo
Kirko


Vidindaĵoj

[redakti | redakti fonton]
  • preĝejoj
  • salsekigiloj

Ĝemelurboj

[redakti | redakti fonton]
  • WikiTrans