Daraga

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Daraga
Daraga-church on a hill.jpg
Administrado
Poŝtkodo 4501 [+]
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 133 893  (2020) [+]
Loĝdenso 1 129 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 13° 10′ N, 123° 42′ O (mapo)13.161944444444123.69388888889Koordinatoj: 13° 10′ N, 123° 42′ O (mapo) [+]
Alto 79 m [+]
Areo 118,64 km² (11 864 ha) [+]
Horzono UTC+08:00 [+]
Situo de Daraga
Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Daraga, Albay [+]
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Daraga - tagaloge Bayan ng Daraga - estas kvinaklasa urbego en Luzono, en Bikola Regiono, en provinco Albajo. La vorto daraga signifas fraŭlino laŭ la indiĝena lingvo, sed tio estas speco de arbo abunda sur la monteto. Daraga estas distribuita je 16 urbaj kaj 42 vilaĝaj distriktoj.

Vido al monto Majono el Daraga

Geografio[redakti | redakti fonton]

Daraga situas en suda duoninsulo ĉe Monto Majono (vulkano) (2,462 m) kaj Legazpi (Albajo) sur ebenaĵo kaj montetoj [1]. Provinca ĉefurbo Legazpi troviĝas 10, Tabaco 31, Lucena (Filipinoj) 245, Kezonurbo 336, ĉefurbo Manilo 339 kilometrojn (aere) [2].

Areno en Daraga

Historio[redakti | redakti fonton]

Tiu loko estis loĝata ekde la 12-a jarcento, sed la vilaĝo ŝanĝis lokon plurfoje pro la konstantaj minacoj de la apuda vulkano. Alvenis hispanaj franciskanoj en 1578 kaj donis nomon al loko Budiao, baldaŭ Cagsava, ekde 1772 al Daraga. La domoj apartenis al proksima komunumo. En 1814 la vulkano erupciis kaj mortis 1,200 homojn. En 1892 Daraga fariĝas parto de Legazpi, sed en 1922 ĝi reakiris sian aŭtonomion. Inter 1941-1945 dominado de japanoj okazis. En 1954 oficiale iĝis sendependa komunumo. Daraga en la malfruaj 1990-aj jaroj atingis la internacian klasifikadon grandurbo. En 2001 Majono denove erupciis.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Daraga estas origine agrikultura urbego, nuntempe ankaŭ komerca. Motoro de la komercado estas la proksima haveno en Pilar.

Religio kaj eduko[redakti | redakti fonton]

La katolika religio estas la plej ĝenerala en Daraga. En Daraga kampuso funkcias.

Preĝejo en Daraga

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Daraga havas trairan aŭtovojon, kiu finiĝas ĉe Manilo. Oni planas konstrui internacian flughavenon.

Klimato[redakti | redakti fonton]

La klimato de Daraga estas klasifikita kiel tropika pluvarbara klimato kun abunda pluvokvanto tutjare. Jare pluvas po 1308 mm, en ĉiuj monatoj pluvas, tamen inter junio-decembro pli ofte. La averaĝa jara temperaturo estas 27 °C kaj varias inter 23-29 °C. Ne estas gravaj diferencoj inter la monatoj.

Ruino

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • WikiTrans