Komunumo Kretinga

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Darbėnai)
Kretinga
blazono de Kretinga situo en Litovio
Bazaj datumoj
Ŝtato: Litovio
Eksa distrikto: Klaipėda (ĝis julio 2010)
administra centro: Kretinga
Nombro de loĝantoj: 37 427 (en 2020)
Nombro de loĝantoj: 16 580 (urbo, stato 2020)
Internacia telefona prefikso: (+370) 445
Koordinatoj: 55° 53' norde, 21° 23' oriente

Kretinga estas subdistrikta komunumo en la okcidento de Litovio, proksime de la bordo al la balta maro (la mara ferioloko Palanga foras 11 kilometrojn) - ĝia administra centro estas la samnoma urbo Kretinga. Komunumo kaj urbo ekde 1995 ĝis 2010 apartenis al la tiutempe ekzistanta distrikto Klaipėda, kies nomo ankoraŭ ofte uzatas por klarigi la situon. Distanco ĝis Klaipėda estas 21 km. En 2020 en la komunumo vivis 37 427 loĝantoj, el ili proksimume du kvinonoj (ekzakte 16 580 laŭ la stato de 2020) en la urbo mem. El la pliaj komunumaj loĝlokoj menciindas ekzemple Darbėnai. En la urbo ekzistas franciskana monaĥejo. La urba muzeo antaŭe estis kastelo de la loka nobelaro.

Blazono de Kretinga[redakti | redakti fonton]

En blazono de Kretinga oni vidas Sanktan Virgulinon Marian, sur la manoj tenantan la bebon Jesuon. Tiu ĉi simbolo en la blazono estas ligita kun franciskanoj, kiuj antaŭ longe ekloĝis en Kretinga. En privilegio de la jaro 1609 pri Magdeburgaj Rajtoj Sankta Virgulino Maria estas nomata protektantino de la preĝejo kaj de la urbo.

Historio de Kretinga[redakti | redakti fonton]

Legendo diras, ke fondinto de Kretinga estis gota reĝo Armono, posteulo el gento Grutingoj. En la 4-a jarcento li venis ĉi tien kaj ravita per beleco de naturo kaj ĝia riĉeco, konstruis ĉi tie kastelon Grutinga. La loĝloko unuafoje skribe Kretinga menciiĝis en la jaro 1253 sub la nomo Cretyn en dokumento de la Livonia ordeno. La kastelon tiutempe regis nobelo Veltūnas kun fratoj. Ekde la 16-a jarcento estas konata vilaĝo kaj bieno de Kretinga, en kiu regis ĵemajtaj dukoj Kęsgailoj, granddukoj de Litovio Sigismondo la Maljuna kaj Sigismondo Aŭgusto, kaj aliaj nobeloj. La plej gravan spuron en la historio de Kretinga postlasis konata militestro Jonas Jeronimas Chodkevičius en 1602: li konstruis la unua preĝejon kaj franciskanan monaĥejon, la plej antikvan en Okcidenta Litovio. En la jaroj 1605-1617 estis konstruita la nuntempa brika preĝejo kaj monaĥejo, en 1607 Kretinga ricevis rajtojn de negeco, kaj en 1609 aperas urbo Karolŝtat (tiel nomiĝis Kretinga en 17-18-a jarcento) kun Magdeburgaj rajtoj.

La duko kaj episkopo Ignas Jokūbas Masalskis en 1775 en Kretinga fondis mezlernejon, kiu estis la unua en tiutempa okcidenta Ĵemajtio. Grafoj Zubovoj en la 19-a jarcento konstruis brikan bienpalacon, apud kiu ili aranĝis grandan parkon. En 1874 la grandbienon akiris grafo Juozapas Tiškevičius kaj faris Kretinga sia rezidejo.

Muzeo de Kretinga[redakti | redakti fonton]

la urba muzeo

La urba muzeo estis fondita en 1935. En 1992 el la franciskana monaĥejo ĝi translokiĝis al la biena palaco. Al la muzeo apartenas 43 hektaroj da tero, ĝi havas pli ol 46 mil eksponaĵojn. La muzeo estas fama pro Vintra Ĝardeno (fondita en 1875), unika en orienta Eŭropo, kie dum ĉiuj jarsezonoj verdas kaj floras ekzotikaj plantoj el varmaj landoj (580 specoj). Ĉi tie oni organizas koncertojn de klasika kaj moderna muziko, vizitantojn akceptas kafejo "Pas grafą" (Ĉe grafo).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]