Dardaneloj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dardaneloj
markolo [+]

AkvejoMarmara maro, Egea maro
Koordinatoj40° 12′ 0″ N, 26° 24′ 0″ O (mapo)40.226.4Koordinatoj: 40° 12′ 0″ N, 26° 24′ 0″ O (mapo)

Longo65 km (40 mi)
Larĝo1,3 km (1 mi)
Maksimuma profundo82 m

Dardaneloj (Turkio)
Dardaneloj (Turkio)
DEC
Map
Dardaneloj
Vikimedia Komunejo:  Dardanelles [+]
vdr
la duoninsulo Kalipolis en la supra kaj maldekstra bildoparto, meze la markolo Dardaneloj

La Dardaneloj estas markolo inter la eŭropa duoninsulo Kalipolis (Turkio) kaj nordokcidenta Anatolio apartenanta al Malgrandazio. La nomo venas el Dardanus, el setlejo, kiu devus esti proksime al Trojo.

Tiu markolo interligas la Egean Maron kun la Marmora Maro. Dum la epokoj de antikva Grekio kaj Bizanco oni nomis ĝin Helesponto (literumo laŭ PIV), nomata post Helle, figuro el la greka mitologio. La markolo longas ĉirkaŭ 65 kilometrojn kaj larĝas ĉirkaŭ 1,3 ĝis 6 kilometrojn. Ĝi profundas averaĝe 50 metrojn. Sur la azia bordo de la Dardaneloj situas la havenurbo Çanakkale.

Post la Dardaneloj-Traktato de 1841 estis permesita nur al la turkaj militŝipoj traŝipi la markolon. Dum la Unua Mondmilito, ĉe la Dardaneloj okazis la batalo de Kalipolis. Ekde 1936, la traŝipadon reguligas la Konvencio de Montreux.