Darfuro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Darfuro en Sudano

Darfuro, Darfur (arabe دار فور, signifas "hejmo de la furoj (fur-popolo)) estas regiono en okcidenta parto de Sudano, kiun limas Centr-Afrika Respubliko, Libio kaj Ĉado. La regiono estas dividita je 3 provincoj: Norda Darfuro (arabe شمال دارفور; ĉefurbo — Al Faŝir), Okcidenta Darfuro (arabe غرب دارفور; Genejna) kaj Suda Darfuro (arabe جنوب دارفور; Njalo (urbo)).

Darfuro havas la areon de ĉ. 493 180 km², kies plimulto estas seka altebenaĵo kaj la Marra-montaro (altante 3000 m).

Loĝantaro

En Darfuro loĝas pli 5 milionoj da homoj. Plej granda popolo de regiono estas furoj, kiu nombras pli 1 milionoj da homoj. Parto de furoj uzas araban lingvon, sed plimulto parolas en fura lingvo. Ankaŭ loĝas tie multe da araba-sudananoj, nubaoj kaj kelkdekoj da malpli grandaj popoloj, precipe, nigruloj. Laŭ sia kulturo plimulto da loĝantaro estas pli proksima kun Ĉado, ol kun la valo de Nilo.

Popoloj de Darfuro konsistas el gentoj, kiuj havas gravan signifon. Ĉiu gento posedas definitan teritorion (dora), kiu kutime kongruas kun administraj limoj.

Jaro Loĝantaro
(mln)
Denseco
(homoj/km²)
1956 1,3 3,6
1973 2,2 5,8
1994 4,7 12,6
2003 ĉ. 5,0 13,4

Religio

Loĝantaro de Darfuro apartenas al islamanoj-sunaistoj. Plimulto da araba-sudananoj estas adeptoj de sufisma ordeno Al-Ansarija, la plej granda kaj influa sekto de Sudano. La nigrula islamana loĝantaro precipe apartenas al ordenoj Al-Taĝunija (arabe التجانية) kaj Al-Senusija. Malgranda parto da loĝantaro konfesias paganajn kultojn.

Ekonomio

Fundamenton de ekonomio de regiono konsistas agrikulturo. Ĉi tie oni kreskigas la milion, la arakidon (30 % da nacia produktado), gumiarabiko. Bestobredado inkluzivas bredadon de grandaj kornhavaj bestoj (33 % da nacia bestaro), etaj kornhavaj bestoj (22 %), kameloj (18 %), ĉevaloj[1]. Nomadoj kaj duonnomadoj okupiĝas ĉefe pri bredado de kameloj.

Akvon oni ricevas precipe el putoj, sezonaj akvodefluiloj kaj riveretoj. En 1970-aj en regiono estis realigita la programo pri akvoprovizado, sed de tiu tempo putoj kaj aparataroj flegisiĝis tre malbone, kaj loĝantaro plimultiĝis. En 2000 Darfuro estis trafita per grandego sekeco. Rezulte sekiĝis grandaj kampoj, pereis multe da bestoj kaj suferis 700 000 homoj. Senagado de sudana registaro elvokis novan indignon de loka loĝantaro.

Referencoj

Vidu ankaŭ

Milito en Darfuro

Aliaj projektoj