Darkthrone

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Darkthrone
Nocturno Culto kaj Fenriz en 2005
Nocturno Culto kaj Fenriz en 2005
Bazaj informoj
Deveno Norvegio urba areo Kolbotn, komunumo Nordre Follo apud Oslo, Norvegio
Ĝenroj Mortmetalo (fruaj jaroj)
Nigra metalo (mezaj jaroj)
"Crust punk" (lastaj jaroj)
Aktivaj jaroj 1986–nuntempo
Eldoninto Peaceville
Moonfog
Parencaj
temoj
Kontraŭreligio, satanismo, okultismo, ribelo, metalo
Retejo www.darkthrone.no
Membroj

Fenriz
Nocturno Culto

Antaŭaj membroj

Ivar Enger
Dag Nilsen
Anders Risberget

vdr

Darkthrone estas nigrametala grupo el Norvegio. Ĝi formiĝis en 1986 kiel mortmetala grupo, sed post ŝanĝi ĝenron kontraŭ nigra metalo en 1991, ili iĝis movforto en Norvegia nigrametala sceno. Dum pleja sia ekzistotempo la grupo konsistis el nur du muzikistoj, Nocturno Culto kaj Fenriz, kiuj restas ekstere de la populara medio.[1] Iliaj komencaj tri nigrametalaj albumoj, nome A Blaze in the Northern Sky, Under a Funeral Moon kaj Transilvanian Hunger, ofte kromnomataj "Malsankta Triunuo", estas inter la plej influemaj albumoj de la ĝenro. Ekde 2006, iliaj verkoj malproksimiĝis de la tradicia nigrametalo kaj inkludis pliajn elementojn de tradicia peza metalo, rapida metalo kaj punkroko.

Historio[redakti | redakti fonton]

Mortmetalaj jaroj[redakti | redakti fonton]

La grupo, kiu iĝos Darkthrone, formiĝis en fino de 1986 en la urba areo Kolbotn, komunumo Nordre Follo, ĉeurbo de Oslo. Ĝi estis mortmetala grupo, nomita Black Death, kies membroj estis Gylve Nagell, Ivar Enger kaj Anders Risberget. Ĉefaj inspirantoj estis Celtic Frost, Cryptic Slaughter kaj Slayer kun sia albumo Show No Mercy. En aŭtuno de 1987 la grupo ŝangis nomon al Darkthrone, kaj al ili aliĝis Dag Nilsen. Ted Skjellum aliĝis en printempo de 1988. Dum tiu ĉi kaj la sekva jaro la grupo sendepende eligis kvar demonstraĵajn kasedojn: Land of Frost, A New Dimension, Thulcandra, kaj Cromlech.

Ili poste kontraktis kun la sendependa registra firmao Peaceville Records pri kvar albumoj. En 1990, ili registris sian unuan studioalbumon, Souldide Journey. Pro malgranda buĝeto, la grupo ne povis akiri studion de daziratata kvalito, sed danke al la membroj de Nihilist kaj Entombed, ili povis registri sian albumon ĉe Sunlight Studios. Dum la grupo estis ĉefe mortmetala ĝenre, ĉeestis kelkaj elementoj de nigra metalo.

Tuj post eligo de tiu albumo, la grupo plu verkis kaj registris novan materialon ĝis akumuli ĝin por plena albumo. Tiu materialo estis plene instrumenta, sed montris gradan ŝanĝon de la grupo al la nigra metalo. En 1996 ili eligos ĝin en la kompilaĵo Goatlord.

Fruaj nigrametalaj jaroj[redakti | redakti fonton]

Dum 1991, Darkthrone adoptis estetikan stilon, kiu reprezentos la nigrametalan scenon, uzante "mortfarbon" kaj laborante sub pseŭdonimoj. Gylve Nagell iĝis "Fenriz", Ted Skjellum iĝis "Nocturno Culto" kaj Ivar Enger prenis nomon "Zephyrous". En aŭgusto de 1991 ili registris la duan albumon, eligitan je komenco de 1992 kaj titolitan A Blaze in the Northern Sky. La albumo enhavis iliajn komencajn nigrametalajn registraĵon, kaj Peaceville Records ekde tiam dubis pri eligo pro foriro fare de Darkthrone de la origina mortmetala ĝenro.[2] Post registrado de la albumo, basisto Dag Nilsen eliĝis el la grupo, kaj estis nur listita kiel sesia basisto sen portreto sur la albuma kovrilo.

La tria albumo de la grupo, Under a Funeral Moon, estis registrita dum somero de 1992 kaj eligita je komenco de 1993. Ĝi estas la albumo, kiam Darkthrone tute konvertiĝis al nigra metalo, kaj la lasta albumo, kie gitaristo Zephyrous ludis. Ĝin sekvis la tria albumo, Transilvanian Hunger, kiun ili eligis en februaro de 1994. Tio estis la unua albumo de Darktrone, kiun registris nur du membroj, Nocturno Culto kaj Fenriz. Ekde tiu albumo la grupo havas formon de duo. Oni karakterizas la albumon per tre "kruda" aŭ "malalte kvalita" registra stilo kaj muzika simpleco. Eligo de la albumo kaŭzis vetojn pro kelkaj vortumadoj, skribitaj de fifama muzikisto Varg Vikernes kaj la prospekto, enhavanta frazon "Norsk Arisk Black Metal" (en esperanto Nordarja nigra metalo).

Ĉe Moonfog Records[redakti | redakti fonton]

Darkthrone subskribis al alia sendependa registra firmo, Moonrog Productions, por sekvaj eligaĵoj. La firmaon estris Satyr el la nigrametala grupo Satyricon.

La kvinan albumon, Panzerfaust, la grupo registris en 1995. Ĝi estis ricevita bone, kvankam ĝia produktado simile al Transylvanian Hunger trafis kritikon. Ilia sesa albumo, Total Death, estis eligita dum 1996 kaj notindas pro vortumado, tute komponita de nigrametalaj muzikistoj aliaj ol grupa ĉefa vortumisto Fenriz.

Dum 1993–1995, drumisto Fenriz envolviĝis en multajn flank-projektojn. Ili inkludis lian solan atmosferan projekton Neptune Towers, registradon de albumo kun Satyr kiel la duo Storm, kaj basgitaradon por la debuta albumo de Dødheimsgard. Li ankaŭ rekomencis drumi por Valhall pro esti unu el la formintoj en 1988 sed forlasis en 1990 por koncentriĝi pri Darkthrone.

En 1999, Darkthrone eligis la albumon Ravishing Grimness, kaj la sekvan albumon Plaguewielder en 2001. Dum Transilvanian Hunger kaj Panzerfaust enhavis kantojn, kies lirikojn skribis Fenriz sole, tiuj du albumoj havis vortumojn, plejmulte sktibitajn de Nocturno Culto kaj estis registritaj ĉe la studio de Ronny Le Tekrøe en Toten, Norvegio. Tio eksplikas "pliklaran" sonon de tiuj albumoj.[3]

Je la fino de 1990-aj du tributalbumoj de Darkthrone estis eligitaj: Darkthrone Holy Darkthrone en 1998 kaj The Next Thousand Years Are Ours en 1999. La grupo ankaŭ eldonis Preparing For War, kompilaĵon de kantoj de 1988–1994 jaroj. En 2002, la preludo el ilia kanto "Kathaarian Life Code" aperis en la lasta sceno de la francia filmo Demonlover.

En 2003, la grupo eligis la albumon Hate Them. Kvankam tiu kaj la sekva albumo enhavis elektronikajn preludojn, ili restis pure nigrametalaj. Sardonic Wrath estis publikigita en 2004. Ĝi estas la lasta albumo de la grupo ĉe Moonrog Productions kaj la lasta albumo sole nigrametala stile. Iliaj sekvaj eligaĵoj havas fortajn trajtojn de "crust punk".

Ŝanĝo en direkto[redakti | redakti fonton]

En 2005, Darkthrone konfirmis, ke ili revenis al Peaceville Records, post forlasi tiun registran firmaon en 2004. Ankaŭ ili fondis sian propran registran firmaon, Tyrant Syndicate Productions, por eligi siajn venontajn albumojn. Por festi ilian revenon, Peaceville reeligis la kompilaĵon Preparing For War kun kroma KD da demonstraĵoj kaj DVD da rektaj koncertoj, ankaŭ reeligis la komencajn kvar albumojn kun intervjuoj pri ĉiu.

Darkthrone eligis la dekunuan albumon, The Cult Is Alive, je komenco de 2006. La albumo reprezentis foriron de la grupo de nigra metalo al crust punk. The Cult Is Alive estas la unua albumo de la grupo, kiu aperis en populareclistoj, debutante kun nombro 22.[4]

En Julio 2007, la grupo eligis la albumeton NWOBHM (akronimo, signifanta "New Wave of Black Heavy Metal" (Nova ondo de nigra peza metalo), estas referenco al "New Wave of British Heavy Metal" (brita)), kiel demonstraĵon por la albumo F.O.A.D. (signifas "Fuck off and die!"), eligita en septembro samjare. La frazon uzis multaj draŝmetalaj muzikistoj Kiam la muziko ankoraŭ enhavis punkajn elementojn, la grupo fokusiĝis en tradicia peza metalo. Dum 2007, Nocturno Culto finis kaj eligis la filmon pri nigra metalo kaj vivo en Norvegio, titolitan The Misanthrope. Ĝi enhavas kelkajn liajn solajn registraĵojn. En oktobro 2008 la grupo eligis la albumon Dark Thrones and Black Flags, kiu ĝenre estas tre simila al la antaŭa.

En 2010, la grupo eligis la albumon Circle the Wagons, kiu denove miksis tradician pezan metalon kun rapida metalo kaj crust punk.

Kompilaĵoj kaj tributaĵoj.[redakti | redakti fonton]

  • 1998 – Darkthrone Holy Darkthrone – tributa albumo fare de ok grupoj.
  • 1999 – The Next Thousand Years Are Ours – tributa albumo fare de dek kvar grupoj kum multmedia disko.
  • 2000 – Preparing For War – kompilaĵo de kantoj el 1988–1994, reeligitaj kun kroma KD da demonstraĵoj kaj DVD (lumdiskego).
  • 2008 – Frostland Tapes – kompilaĵo, enhavanta la fruajn demonstraĵojn de la grupo (Land of Frost, A New Dimension, Thulcandra, Cromlech), la originalan instrumentan version de Goatlord, kaj registraĵon de concerto en Danio.

Albumetoj[redakti | redakti fonton]

  • 2005 – Under beskyttelse av mørke (esperante Sub kovro de tenebro) – la albumeto eligita ekskluzive en Japanio, enhavas provludajn kantojn el registra sesio de Under a Funeral Moon.
  • 2006 – Too Old, Too Cold – enhavas elprenaĵojn el registraj sesioj de The Cult Is Alive.
  • 2007 – NWOBHM – enhavas elprenaĵojn el registraj sesioj de F.O.A.D..

Demonstraĵoj[redakti | redakti fonton]

  • 1988 – Land of Frost
  • 1988 – A New Dimension
  • 1989 – Thulcandra
  • 1989 – Cromlech
  • 1991 – Goatlord (unuafoje eligita en 1996)

Membroj[redakti | redakti fonton]

Nunaj membroj[redakti | redakti fonton]

Eksaj membroj[redakti | redakti fonton]

  • Gitaro – Ivar Enger, aŭ Zephyrous (1988–1993), Anders Risberget (1988)
  • Basgitaro – Dag Nilsen (1988–1991)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Amateur fanzine link. Metalstorm.ee. Alirita 2011-10-15.
  2. Peaceville Records Biography. Alirita 2007-08-20.
  3. Smith, Brad. "Interview with Darkthrone".
  4. "Darkthrone in the Charts!", Rockdetector, 2006-02-11. Kontrolita 2007-08-20.