Kalifornia darlingtonio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Darlingtonio kalifornia)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Kalifornia darlingtonio
Darlingtonia californica
Darlingtonia californica
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Dukotiledonoj Dukotyledonae
Klaso: Magnoliopsidoj Magnoliopsidae
Ordo: Erikaloj Ericales
Familio: Saraceniacoj Sarraceniaceae
Genro: Darlingtonio, Darlingtonia
Specio: D. californica
Darlingtonia californica
= TORR.
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La kalifornia darlingtonio (science: Darlingtonia californica) estas karnovora planto kaj la unusola specio de la monotipa genro Darlingtonia el la familio de la Saraceniacoj (Sarraceniaceae). Ĝi estas proksime parenca al la karnovora Saracenio (Sarracenia).

Karakterizaĵoj[redakti | redakti fonton]

Darlingtonio estas ĉiamverda, multjara, herba planto kun rizomo. La rizomo havas diametron de 2 cm. La planto kreskas tre malrapide, nur post du ĝis tri jaroj ĝi havas sian tipan formon kaj post sep ĝis dek jaroj ĝi komencas flori la unuan fojon.

Radikoj[redakti | redakti fonton]

La plantoj ne havas ĉefan radikon, sed formas el la rizomo multajn fajnajn radikojn.

Folioj/kaptilo[redakti | redakti fonton]

La rekte el la rizomo kreskanta foliaro konsistas el tipaj hosoformaj folioj, kiuj formas folirozedon. La folioj estas iom konusformaj kaj plilarĝiĝas direkte al la bazo. Ili estas kavaj kaj altas 60 ĝis 80 cm, kelkfoje ĝis unu metro. Sur la kompleta antaŭa flanko la folio havas listelon. Ĉe la pinto ĝi havas kaskoforman kufon, kiu pendas kiel renversita V-forma alpendaĵo. Tio similas al lango de serpento. Tial la planto en kelkaj lingvoj nomiĝas Kobroplanto. Malantaŭ tiu lango de serpento estas malgranda aperturo kiu estas ĉirkaŭita de peristomo. La folioj aŭ staras vertikale aŭ kreskas preskaŭ horizontale kaj la serpentolango tuŝas la grundon por altiri insektojn, kiuj vivas sur la grundo. Ĉiu folio estas tordita en si mem je 270 gradoj, tiel, ke la aperturo kaj la serpentolango montras for de la rozedo – eble por pli bone kapti sian predon.

zonoj de Darlingtonia californica

La folioj estas dividitaj en ses zonoj: zono 1a estas la „serpentolango“, zono 2a la peristomo, zono 3a la kufo, zono 4a ĝis 6a po pli malalte situantaj segmentoj de la hoso. Ĉiu zono havas specialan funkcion kaptante la predon.

  • Zono 1a: la serpentolango. Ĝi ofte estas okulfrape ruĝa kaj havas dorsflanke multajn nektariojn, ambaŭ por logi la predon. Hararo helpas, ke la insekto iras direkte al la aperturo.
  • Zono 2a: la aperturo. Ĝi estas formita de peristomo, kiu eligas tre multe da nektaro kaj tiel logas la insekton de la apendico en la hoson.
  • Zono 3a: la kufo. Ĝi tegmentas la hoson kaj la aperturon, malhelpante la fuĝon de la predo. La plej alta punkto estas senklorofila makulo, tra kiu brilas la lumon kaj efikas kiel fenestro. La kaptita predo nun provas fuĝi tra tiu „fenestro“, ĉe tiu fuĝo ĝi nun falas en la hoson.
  • Zono 4a: Supera hosoregiono. Tiu tuj sub la kufo estas kovrita per vakstavolo kaj haroj, kiuj direktiĝas al la malsupro. Per ambaŭ la predo glitas pli malsupren.
  • Zone 5a: Meza hosoregiono . Ĉi tie troviĝas densa hararo demalsuprendirektitaj haroj, vakso apenaŭ troviĝas.
  • Zone 6a: Malsupra hosoregiono. Tiu zono estas glata kaj ekipita sen kaptiloj. Ĉi-tie troviĝas la fluidaĵo por digesti la predon. La surfaco ebligas absorbi nutraĵojn. Tie mankas la kutiklo. La nutraĵo solviĝas per simbioza bakteriofaŭno kaj per kunmanĝantoj.

Malgraŭ tiu kaptilkonstruaĵo la darlingtonio ne estas tre bona kaptanto.

floro de darlingtonio, aspekto de malsupre

Floro[redakti | redakti fonton]

Havante brakteojn la floraro en majo fariĝas ĝis unu metro alta. Ĝi superas la altecon de la folioj nur iomete. La flave helverdaj sepaloj estas iom pli longaj ol la purpuraj petaloj. En 1994 oni malkovris kreskejon kun ĉ. 30 individuoj, kiuj ne havas purpurajn petalojn, sed la saman koloron kiel la sepaloj.

Frukto kaj semoj[redakti | redakti fonton]

Post la polenigado altiĝas la ovario malrapide, tiel, ke la kapsulfrukto rekte staras. La kreskanta frukto estas renverse ovoforma kaj enhavas plurajn centojn de haraj kaj sablokoloraj semoj. Pro la haroj la semoj kapablas flosi (bitisoĥorio).

Vegeta reproduktado[redakti | redakti fonton]

La rizomo de la planto formas stolonojn, kiuj formas iom post iom grandajn koloniojn. Ĉiu nodo povas formi novajn radikojn kaj foliojn. La vegeta reproduktado estas ofte multe pli granda ol per semoj.

Kolonio apud Botanical Trail, Nordkalifornio

Disvastigo[redakti | redakti fonton]

La specio estas endemia en la nordokcidento de Usono. Ili trovigas nur en okcidenta Oregano kaj Nordkalifornio. Nur ununura trovejo estas ĉe la lago Chase apud Seattle en la ŝtato Vaŝingtonio. En sia hejmregiono la specio kreskas en montaroj (Kaskada Montaro, Sierra Nevada, Klamath montaro, Siskiyou montaro, Trinity montaro) ĝis 2500 m super marnivelo kaj en Florence (Oregono) ĝis marnivelo, kie troviĝas la nur sep hektaroj granda Darlingtonia Botanical Wayside, la sola naturprotektejo de Oregono. La nombro de la specioj varias inter 200 kaj 250, kiuj kreskas en Oregono kaj Kalifornio.

Habitato[redakti | redakti fonton]

natura kreskejo ĉe Rocky Creek Trail, suda Oregono

Darlingtonioj kreskas precipe sur roka subgrundo. Oftaj kreskejoj estas malsekherbejoj kaj marĉoj, sed ankaŭ ĉe riverbordoj kaj grundoj kun pura (senkalka) sablo en pinaroj. Ĉiu kreskejo direktiĝas suden aŭ sudokcidenten kaj havas altan precipitaĵon (1000 ĝis 2000 mm).

darlingtonio en Botanical Trail en Nordkalifornio

Sistematiko[redakti | redakti fonton]

En tiu genro ekzistas nur unu specio, sen subspecioj kaj varioj, sed ekzistas albinismoformo.



Roridulo (Roridula)




Darlingtonio (Darlingtonia)




Heliamforo (Heliamphora)



Saraceniacoj (Sarracenia)





Literaturo[redakti | redakti fonton]