Saltu al enhavo

Darmstadt-Kranichstein

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Darmstadt-Kranichstein
Blazono
Darmstadt-Kranichstein (Germanio)
Darmstadt-Kranichstein (Germanio)
DEC

Map

komunumoparto en Germanio
Administrado
Federacia lando Hesio
Distrikto eksterdistrikta urbo Darmstadt
Urborajtoj parto de la urbo Darmstadt
Telefona antaŭkodo 06151
Poŝtkodo 64291
Aŭtomobila kodo DA
Politiko
Demografio
Loĝantaro 11 836 [1] (stato: fine de oktobro 2024)
Geografio
Geografia situo 49° 54′ N, 8° 41′ O (mapo)49.89838.67694Koordinatoj: 49° 54′ N, 8° 41′ O (mapo)
Areo 11,27 km²
Administrado
Poŝtkodo 64289
Demografio
Geografio
Geografia situo 49° 54′ N, 8° 41′ O (mapo)49.89838.67694Koordinatoj: 49° 54′ N, 8° 41′ O (mapo) [+]
Alto 143 m [+]
Areo 6,555 km² (65 5.5 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Darmstadt-Kranichstein (Darmŝtato)
Darmstadt-Kranichstein (Darmŝtato)
DEC
Situa mapo de Darmŝtato

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Darmstadt-Kranichstein [+]
vdr
la instituto Fraunhofer en Kranichstein

Kranichstein – prononco [kra:nihŝtajn] – estas la nordorienta parto de la eksterdistrikta urbo Darmstadt en la suda parto de la federacia lando Hesio de Germanio. La urboparto havas proksimume 12 000 loĝantojn (fine de oktobro 2024 estis ekzakte 11 836),[1] kaj ĝis la administra integrigo en la urbon Darmstadt estis memstara administra komunumo.

Pri la dato de la administra integrigo en la urbon Darmstadt eĉ estas diversaj indikoj. Klaras ke la baroka ĉaskastelo Kranichstein staris en la vasta arbaro nordoriente de la urbo ekde ĝia starigo en 1578 ĝis 1580, kaj krome okcidente de la ĉaskastelo ĝis la unuaj orientaj domoj de la loĝloko kaj ekde 1937 urboparto Arheilgen ĝis la 1960-aj jaroj nur estis vastaj kamparoj. En majo 1968 la urbo en tiu ĝis tiam neloĝata areo ekkonceptis vastan novan urbokvartalon, kiu rapide stariĝis per centro de kvin- ĝis dek-etaĝaj apartamentaj domoj, ankaŭ iuj vendejoj, lernejoj kaj sociaj kunvenejoj, kaj ĉirkaŭ tiu urboparta centro vasta areo de unu- ĝis ĝis tri-etaĝaj individuaj respektive envicaj domoj. La dokumentoj malsamopinias, ĉu oni jam povas kalkuli la neloĝatan kamparan areon ekde 1580 aŭ ekde 1937 "parton de Darmstadt", aŭ nur la ekkonstruitan novan urboparton de ekde somero 1968. Ĉiukaze nun la dense loĝata urbokvartala kerno havas relative altan procentaĵon de pli-malpli kvinono da devene negermanaj urbanoj el iom pli ol 80 nacioj, kaj estas inter la plej internaciaj partoj de la urbo. Densaj tramtransportaj, busaj kaj trajnaj konektoj (kompreneble ankaŭ vojoj por individua motora trafiko kaj biciklado) intertempe senprobleme ligas la kvartalon al la urbocentro.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]
fronta fasado de la baroka ĉaskastelo
la kavalira domo
lago Backhausteich en la apuda parko