Daroca de Rioja

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Daroca de Rioja
municipality of La Rioja
Administrado
Poŝtkodo 26373
Demografio
Loĝantaro 60  (2023) [+]
Loĝdenso 5 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 22′ N, 2° 35′ U (mapo)42.371666666667-2.5811111111111Koordinatoj: 42° 22′ N, 2° 35′ U (mapo) [+]
Alto 716 m [+]
Areo 11,29 km² (1 129 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Daroca de Rioja (Provinco Rioĥo)
Daroca de Rioja (Provinco Rioĥo)
DEC
Daroca de Rioja
Daroca de Rioja
Situo de Daroca de Rioja
Daroca de Rioja (Hispanio)
Daroca de Rioja (Hispanio)
DEC
Daroca de Rioja
Daroca de Rioja
Situo de Daroca de Rioja

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Daroca de Rioja [+]
vdr

Daroca de Rioja [daROka deRJOĥa] estas vilaĝo kaj municipo de Rioĥo (norda Hispanio), nome en la norda Komarko de Logronjo kun ĉefurbo en la provinca kaj regiona ĉefurbo Logronjo.

La municipa teritorio de Daroca de Rioja, en la centro de la regiono.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝi estas sur la deklivaro de montaro Sierra de Moncalvillo kaj sur la baseno de la rivero Iregua kaj estas komunikebla laŭ la regiona ŝoseo LR-341; laŭ tiu estas nordoriente Medrano kaj norde estas Hornos de Moncalvillo.

Historio[redakti | redakti fonton]

La preĝejo.
Daroca de Rioja kaj la montaro Sierra de Moncalvillo.

Daroca estas sur la deklivo de la nomita "Cerro Castillo" (monteto de la kastelo) kio indikas, ke tie estis la kastelo de la senjorlando de Almoravid, kiu enhavis la teritoriojn de nunaj Daroca, Medrano, Sotés, Hornos... Antaŭ la 11-a jarcento Daroca estis nur zono de paŝtado kaj kortoj de bovoj, kaproj kaj ŝafoj ktp.

El la 12-a jarcento oni konstruis la preĝejon kaj oni ekregistris la loĝantaron. Samtempe ekis kultivado ĉe la bordo de la rivero Daroca nome de fruktoĝardenoj por hejma konsumado kaj sen irigacio ĉe Cabezo, Las llecas, La Cabañera, Parejon, Val, ktp., nome de cerealoj. Komence de la 13-a jarcento oni konstruis la ermitejon de Sankta Laŭrenco.

En 1732 oni okazigis plendojn de la domaro Daroca kontraŭ Navarrete pro la posedo de la monto Moncalvillo kaj kontraŭ Hornos pro la profito de tiu. Tio oftiĝos laŭlonge de la historio. Daroca aĉetis la juran jurisdikcion el Navarrete en 1793.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

La rura elmigrado okazis el la 1950-aj jaroj kaj tial oni malaltiĝis el 148 loĝantoj ĝis 58 en 1982 kaj poste stabiliĝis ĝis nunaj 62.

La ekonomio estas bazata ĉefe sur la brutobredado, agrikulturo, forstado, kaj la rura turismo.

Vizitindaĵoj estas la preĝejo, kaj la ermitejo, kaj rigardejoj al montaro pejzaĝo ktp.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]