Dashiell Hammett
Dashiell Hammett | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 27-an de majo 1894 en Baltimore | ||||
Morto | 10-an de januaro 1961 (66-jara) en Novjorko | ||||
Mortis pro | pulma kancero [#] | ||||
Tombo | Arlingtona nacia tombejo [#] | ||||
Religio | katolika eklezio [#] | ||||
Lingvoj | angla [#] | ||||
Ŝtataneco | Usono [#] | ||||
Alma mater | Baltimore Polytechnic Institute [#] | ||||
Partio | Komunisma Partio de Usono [#] | ||||
Familio | |||||
Edz(in)o | Josephine Dolan [#] | ||||
Amkunulo | Lillian Hellman [#] | ||||
Profesio | |||||
Okupo | verkisto • romanisto • scenaristo • ĵurnalisto • literaturkritikisto • prozisto [#] | ||||
Aktiva dum | 1929–1961 [#] | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | The Maltese Falcon ❦ Red Harvest ❦ The Gutting of Couffignal ❦ The Thin Man ❦ The Dain Curse ❦ The Glass Key [#] | ||||
| |||||
[#] | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Samuel Dashiell HAMMETT (naskiĝis la 27-an de majo 1894 en St. Mary’s County (Marilando), mortis la 10-an de januaro 1961 en Novjorko) estis usona verkisto.
En la aĝo de 13 jaroj li ĉesigis la lernadon, laboris i.a. kiel gazetportisto kaj varbisto kaj finfine en detektiva agentejo. Post sia partopreno en la Unua mondmilito li komencis verki krimliteraturon. Ekde la 1930-aj jaroj li ankaŭ verkis filmscenarojn.
Inspirite de Ernest Hemingway Dashiell Hammett en konciza, senemocia lingvaĵo priskribis la grandurban krimularon. Kune kun Raymond Chandler li kontribuis al la modernigo de la usona krimliteraturo.
Famaj verkoj[redakti | redakti fonton]
- Red Harvest (romano, 1929)
- The Dain Curse (romano, 1929)
- The Maltese Falcon (romano, 1930)
- The Glass Key (romano, 1931)
- The Thin Man (romano, 1934)