Daska

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Daska
setlejo
Administrado
Demografio
Loĝantaro 146 579  (2017) [+]
Geografio
Geografia situo 32° 19′ N, 74° 21′ O (mapo)32.31666666666774.35Koordinatoj: 32° 19′ N, 74° 21′ O (mapo) [+]
Alto 217 m [+]
Horzono UTC+05:00 [+]
Daska (Panĝabo)
Daska (Panĝabo)
DEC
Daska
Daska
Situo de Daska
Daska (Pakistano)
Daska (Pakistano)
DEC
Daska
Daska
Situo de Daska

Map

vdr

Daska (urdue ڈسکہ‎) estas urbego en provinco Panĝabo (Pakistano), en kantono de Sialkot, kie ĝi estas sidejo de la samnoma distrikto.

Moskeo en Daska

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Geografio[redakti | redakti fonton]

Daska situas 94 kilometrojn de Fajsalabado, 205 kilometrojn de Lahoro, 324 kilometrojn de Islamabado, 358 kilometrojn de Peŝavaro, 489 kilometrojn de Sukur (Pakistano), 850 kilometrojn de Karaĉio. La tero ĉirkaŭ Daska estas tre plata, la kanaloj estas ege oftaj.

Situo de Daska en Pakistano

Historio[redakti | redakti fonton]

Daska estis establita dum dominado de mogoloj en la 17-a jarcento. La origina loknomo estis Ŝahjahanabad. Estis tempo, kiam la kampoj apartenis al familio Das, tial dum dominado de britoj la pli nova loknomo estis Daska.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Daska estas kreskanta industria urbego pro manĝaĵa industrio, produktado de agrikultura maŝinaro, sportaj varoj kaj muzikaj instrumentoj. En la ĉirkaŭaĵo la agrikulturo estas vaste evoluinta.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Lernejo en Daska
Loĝantaro
1972 1981 1998 2017
34 487 55 555 102 883 175 464

La loĝantaro de la urbo kreskis preskaŭ kvinoble inter 1972 kaj 2017. Inter 1998 kaj 2017 la meza jara kresko estis 2.8%, iomete pli alta ol la mezumo 2.4% nacia kresko.

Klimato[redakti | redakti fonton]

En Daska la meza temperaturo estas 22  °C. La plej varma monato estas junio kun 34  °C, kaj la plej malvarma januaro kun 11  °C. La averaĝa pluvokvanto estas 1195 milimetroj jare. En ĉiuj monatoj pluvas, tamen plej ofte pro la musono en aŭgusto kun 336 milimetroj.

Moskeo en Daska

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Daska atingeblas per vojoj, sed trajno estas ĉirkaŭ 17 km. Internacia flughaveno servas en Sialkot.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • WikiTrans