Datumcentro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Datumcentro

DatumcentroDatencentro estas speciala konstruaĵoĉambro konstruita por gastigi multajn funkciantajn komputilajn servilojn. Ĝi provizas rapidajn retajn konektojn inter serviloj por komuniki kaj prilabori multajn datumojn, kaj iujn por komuniki kun la ekstera mondo. Estas klimatiziloj por reguligi la varmon de ĉiu servilo kaj kontroli humidecon por malhelpi al komputiloj misfunkcii tro rapide. Ofte ekzistas urĝa elektro-provizo (UPS) (aŭ dizel-generatoro) por certigi, ke komputiloj ankoraŭ funkcias eĉ kiam la elektra kurento estingiĝas. Kaj kutime estas iaj fajroestingiloj tie por estingi fajron de komputiloj, se okazas.

Datumcentroj estas normale konstruitaj kaj uzataj de kompanioj, kiuj bezonas multajn ĉiam-funkciantajn komputilojn, kompanioj kiuj estas dungitaj por komputado por iuj aliaj (ekzemple tiuj, kiuj gastigas retservilojn), kaj plej modernaj telekomunikaj kompanioj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]