Davíð Stefánsson

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tie estas islanda nomo. Plejmulto de islandanoj ne havas familiajn nomojn. La lasta nomo de ĉi tiu persono estas patronomo. Mencii lin oni povas sub lia persona nomo Davíð.
Davíð Stefánsson
Persona informo
Naskiĝo 21-an de januaro 1895 (1895-01-21)
en Eyjafjörður
Morto 1-an de marto 1964 (1964-03-01) (69-jaraĝa)
en Morduvellir
Lingvoj islanda vd
Ŝtataneco Islando vd
Profesio
Okupo poeto • verkisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Davíð Stefánsson (1895-1964) estis poeto, romanisto kaj dramisto. Lia unua poemlibro, Svartar fjaðrir - Nigraj plumoj (1919) vekis multan atenton pro junece senbrida esprimado de sentoj kaj enkondukis novan tonon en la islandan poezion. Entute aperis de Davíð dek poemlibroj. Lia poezia stilo estas ĝenerale tradicia, tamen pli simpla, pli libera. Li estis populara poeto, kiu esprimis la sentajn sintenojn de generacio kiu klopodis liberiĝi el malnovaj penskatenoj. Davíð verkis ankaŭ kvar dramojn, el kiuj unu jam fariĝis klasikaĵo, La ora pordego, bazita sur popola ,legendo. Unu romanon, Sólon Islandus, li verkis pri islanda vaganta artisto de la 19-a jarcento.

Davíð estis lernanto ĉe la Rejkjavika Gimnazio.

En Esperanto aperis[redakti | redakti fonton]

Iris mi sola (Gekk ég aleinn), poemo, en La Tradukisto, 11-a numero, en traduko de Gísli Halldórsson.

La elfroko (Hamraborgin), poemo en La Tradukisto, 51-a numero, en traduko de Baldur Ragnarsson.