David A. Johnston

El Vikipedio, la libera enciklopedio
David A. Johnston
La vulkanologo David A. Johnston 13 horojn antaŭ sia morto pro la erupcio en 1980 de la vulkano de la Monto Saint Helens, Vaŝingtonio.
La vulkanologo David A. Johnston 13 horojn antaŭ sia morto pro la erupcio en 1980 de la vulkano de la Monto Saint Helens, Vaŝingtonio.
Persona informo
Naskiĝo 18-an de decembro 1949 (1949-12-18)
en Ĉikago
Morto 18-an de majo 1980 (1980-05-18) (30-jaraĝa)
en Monto Saint Helens
Mortis pro hazarda morto vd
Mortis per 1980 eruption of Mount St. Helens vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Universitato de Ilinojso ĉe Urbana-ChampaignUniversitato de Vaŝingtonio vd
Profesio
Okupo geologo • vulkanologo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

David Alexander JOHNSTON (18a de decembro, 1949 – 18a de majo, 1980) estis usona vulkanologo de la United States Geological Survey (USGS) kiu mortis pro la erupcio de 1980 de la Monto Saint Helens en Vaŝingtonio (Usono). Grava sciencisto de la kontrolteamo de la USGS, Johnston estis mortigita de la erupcio dum estis fuknciiganta observejon ses mejlojn (10 km) for el la vulkano la matenon de la 18a de majo, 1980. Li estis la unua kiu informis pri la erupcio, elsendante "Vancouver! Vancouver! This is it!" (Vankuvero, Vankuvero, tio estas jam) antaŭ li estis forbalaita de flanka eksplodo. Spite detala traserĉado, la korpo de Johnston neniam estis trovita, sed laboristoj de aŭtoŝoseo malkovris restojn de sia vehiklo de la USGS en 1993. Aliaj 56 personoj mortis pro la erupcio.[1]

La kariero de Johnston portis lin tra Usono, kie li studis la vulkanon Augustine en Alasko, la vulkanejo San Juan en Koloradio, kaj delonge formortintaj vulkanoj en Miĉigano. Johnston estis detalema kaj talentohava sciencisto, konata pro siaj analizoj de vulkanaj gasoj kaj de ties rilato kun erupcioj. Tio, kun sia entuziasmo kaj pozitiva sinteno, faris, ke li estis ŝatata kaj respektata de multaj kunlaboristoj. Post sia morto, aliaj sciencistoj laŭdis lian karakteron, kaj parole kaj en dediĉaĵoj kaj leteroj. Johnston opiniis, ke sciencistoj devas fari tion kio necesas, inklude riski, por helpo protekti la publikon el naturaj katastrofoj. Lia laboro, kaj tiu de liaj kolegoj sciencistoj de la USGS, konvinkisla aŭtoritatojn fermi la Monton Saint Helens por la publiko antaŭ la erupcio de 1980. Ili tenis la fermon spite fortan premon por re-malfermi la areon; ilia laboro savis milojn da vivoj. Lia historio estis interplektita kun la populara bildo de vulkanaj erupcioj kaj ties minaco al la socio, kaj konstituas gravan parton de la historio de la vulkanologio. Ĝis nun, Johnston, kun Harry Glicken, estas unu el du usonaj vulkanologoj konataj kiuj mortis pro vulkana erupcio.

Post sia morto, Johnston estis rememorata tre diversmaniere, kiel memorfondaĵo establita en sia nomo en la Universitato de Vaŝingtonio por financi gradig-nivelan esploradon. Du vulkan-observatorioj estis establitaj kaj nomitaj laŭ lia nomo: unu en Vancouver (Vaŝingtonio), kaj alia sur la montaro kie li mortis. La vivo kaj morto de Johnston estis montrita en kelkaj dokumentaj filmoj, biografiaj filmoj, dokudramoj kaj libroj. La plej ĵusa estas la biografio de lia vivo, rajtigita de lia familio, en klopodo por nuligi neĝustajn priskribojn de Johnston. Informita de liaj mentoroj, konsilisto de disertacio, amikoj, eks-kolegoj, same kiel per liaj propraj verkoj, A Hero on Mount St. Helens: The Life and Legacy of David A. Johnston, estis publikigita de la University of Illinois Press la 18an de majo, 2019.[2] La aŭtoro estas Melanie Holmes.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. "Workers may have found body of man buried by volcano ash". Moscow-Pullman Daily News. (Idaho-Washington). Associated Press. 29a de junio, 1993. pp. 5A. Alirita la 4an de junio 2020.
  2. A Hero on Mount St. Helens: The Life and Legacy of David A. Johnston. Alirita la 4an de junio 2020.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Bryson, Bill (2003). A Short History of Nearly Everything. Random House, Inc. ISBN 0-385-66686-1.
  • Fisher, Richard V. (2000). Out of the Crater: Chronicles of a Volcanologist. Princeton University Press. ISBN 0-691-00226-6.
  • Harris, Stephen L. (1988). Fire Mountains of the West: The Cascade and Mono Lake Volcanoes. Mountain Press Publishing Company. ISBN 978-0-87842-220-3.
  • Hill, Richard L. (2004). Volcanoes of the Cascades: Their Rise and Their Risks. Globe Pequot. ISBN 0-7627-3072-2.
  • Lopes, Rosaly M. C. (2005). The volcano adventure guide. Cambridge University Press. ISBN 0-521-55453-5.
  • Parchman, Frank (2005). Echoes of Fury: The 1980 Eruption of Mount St. Helens and the Lives it Changed Forever. Kent Sturgis. ISBN 0-9745014-3-3.
  • Sandler, Martin W. (2003). America's Great Disasters. HarperCollins. ISBN 0-06-029107-9.