David Brewster (ĵurnalisto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
David Brewster
Persona informo
Naskiĝo 26-an de septembro 1939 (1939-09-26) (84-jaraĝa)
Loĝloko Seatlo
Ŝtataneco Usono
Alma mater Universitato Yale
Okupo
Okupo ĵurnalisto
vdr

David Brewster (plene David Clark Brewster), naskita la 26-an de septembro 1939, estas kultura aktivisto kaj ĵurnalisto en Seatlo. Post edukiĝo ĉe Yale, li translokiĝis al Seatlo en 1965 por instrui pri Angla literaturo en la Universitato de Vaŝingtonio. Poste li verkis ĵurnalisme por lokaj gazetoj kaj televido. En 1976 li fondis la lokan semajnan gazeton Seattle Weekly. Li fondis kaj dum iom da tempo estris la kulturan centron Town Hall Seattle. Nun li gvidas la lokan retĵurnalon Crosscut.com, kaj lastatempe fondis la abonbibliotekon Folio: The Seattle Athenaeum.