David Chytraeus
David Chytraeus | ||
---|---|---|
![]() | ||
Persona informo | ||
Naskiĝo | 1530 en Ingelfingen | |
Morto | 25-an de junio 1600 en Rostock | |
Religio | luteranismo [#] | |
Lingvoj | latina • germana [#] | |
Ŝtataneco | Germanio [#] | |
Alma mater | Universitato de Tubingeno [#] | |
Profesio | ||
Okupo | historiisto • teologo • universitata instruisto [#] | |
[#] | Fonto: Vikidatumoj | |
David Chytraeus aŭ Chyträus (26-an de februaro 1530, Ingelfingen – 25-an de junio 1600, Rostock) estis germana luterana teologo kaj historiisto.
Lia vera familia nomo estis Kochhafe ("kuirpoto"), kio en la malnovgreka lingvo estas χυτρα, de kio li derivis la latinigitan pseŭdonimon "Chytraeus".
Chytraeus estis profesoro de la Universitato Rostock kaj unu el la kunaŭtoroj de la Konkordoformulo.