David Foster Wallace
David Foster Wallace | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 21-an de februaro 1962 en Ithaca |
Morto | 12-an de septembro 2008 (46-jara) en Claremont |
Mortokialo | pendumo |
Lingvoj | angla |
Ŝtataneco | Usono |
Alma mater | Universitato de Arizono • Amherst College • Universitato Harvard • Urbana High School |
Familio | |
Patro | James D. Wallace |
Okupo | |
Okupo | verkisto • romanisto • eseisto • universitata instruisto • aŭtoro |
Verkoj | Infinite Jest The Pale King A Supposedly Fun Thing I'll Never Do Again Brief Interviews with Hideous Men The Broom of the System Everything and More Oblivion: Stories Girl with Curious Hair |
David Foster Wallace [dejv-id fos-ter ŭalis] (naskiĝis la 21-an de februaro 1962 , mortis la 12-an de septembro 2008) estis usona profesoro kaj aŭtoro de romanoj, noveloj, kaj eseoj. Li estas plej bone konata pro sia verko Infinite Jest, kiun Time Magazine citis kiel unu el la 100 plej bonaj anglalingvaj romanoj inter 1923 kaj 2005. Dum la lasta jardeko kritika skolo formiĝis ĉirkaŭ lia verkaro. Lia lasta romano, The Pale King (2011) estas finalisto de la Politzer Premio de Fikcio en 2012.
David Ulin, de Los Angeles Times nomis lin: "Unu el la plej influaj kaj iniciatemaj aŭtoroj de la lastaj dudek jaroj." Inter la aŭtoroj kiuj citas Wallace kiel influon estas David Eggers, Zadie Smith, Jonathan Franzen, George Saunders, Rivka Galchen, John Green, Matthew Gallaway, David Gordon, Darin Strauss, Charles Yu, kaj Deb Olin Unferth.
Verkoj (Fikcioj)[redakti | redakti fonton]
Romanoj[redakti | redakti fonton]
- The Broom of The System (1987)
- Infinite Jest (1996)
- The Pale King (2011)
Kolekto de Romanetoj[redakti | redakti fonton]
- Girl with Curious Hair (1989)
- Brief Interviews with Hideous Men (1999)
- Oblivion: Stories (2004)