David Grossman

El Vikipedio, la libera enciklopedio
David Grossman
Persona informo
דויד גרוסמן
Naskonomo דויד גרוסמן
Naskiĝo 25-an de januaro 1954 (1954-01-25) (70-jaraĝa)
en Jerusalemo
Religio ateismo vd
Lingvoj hebrea vd
Ŝtataneco Israelo vd
Alma mater Hebrea Universitato de Jerusalemo • Hebrew University Secondary School vd
Profesio
Okupo radio-prezentisto • scenaristoĵurnalisto • verkisto de porinfana literaturo • romanisto • verkisto vd
Aktiva dum 1979– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
David Grossman (2015)

David Grossman (naskiĝis la 25-an de januaro 1954 en Jerusalemo) estas konata israela verkisto de fikciaj kaj ne-fikciaj verkoj, kaj de libroj por infanoj. Li ankaŭ laboris kiel radia prezentisto.

Grossman estas konata kiel maldekstrulo en Israelo, kaj lia ne-fikcia verko "La flava vento" (1987) pri la palestinanoj kiuj vivas sub israela okupo en Gaza kaj Cisjordanio estis tre bone ricevita eksterlande, dum ene de Israelo ĝi kaŭzis multe da debato.

La 12-an de aŭgusto 2006 la 20-jara filo de Grossman, Uri, estis mortigita en Libano kie li batalis kun la israela armeo.

En 2010 Grossman ricevis la premion Friedenspreis des Deutschen Buchhandels pro sia engaĝiĝo por la israela-palestinia dialogo. Sian dankan paroladon (en Frankfurto ĉe Majno) li faris ne en sia denaska hebrea, sed en la angla lingvo. Li interalie diris, ke li deziras, ke lia "lando Israelo trovu la forton kaj la kuraĝon, reverki sian historion".

Grossman vivas en Mevasseret Zion, apud Jerusalemo.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Ĝis nun neniu el la verkoj de Grossman aperis en esperanta traduko. Kelkaj konataj verkoj liaj estas:

  • La rideto de la ŝafido (חיוך הגדי / hijuĥ ha-gedi), novelo, 1983
  • Vidu sub: Amo [עיין ערך: אהבה / ajen ereĥ—-ahavah: novelo, 1986
  • La flava vento (הזמן הצהוב / ha-zeman ha-cahov), eseo, 1987
  • Ekzistas zigzagaj infanoj (יש ילדים זיג זג / jeŝ jeladim zigzag), 1994
  • Estu mia tranĉilo [שתהיי לי הסכין / ŝe-tihji li ha-sakin], novelo, 1998
  • Iu por kuna kurado [מישהו לרוץ איתו / Miŝehu laruc ito], novelo, 2000
  • Leona mielo (דבש אריות / dvaŝ arajiot), pri la mito de Ŝimŝono, 2005