Saltu al enhavo

David Ige

El Vikipedio, la libera enciklopedio
David Ige
Persona informo
David Ige
Naskonomo David Yutaka Ige
Naskiĝo 15-an de januaro 1957 (1957-01-15) (69-jaraĝa)
en Pearl City
Etno japanoj vd
Lingvoj angla vd
Loĝloko Washington Place vd
Ŝtataneco Usono Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Universitato de Havajo ĉe Manoa
Universitato de Havajo
Pearl City High School (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Partio Demokrata Partio Redakti la valoron en Wikidata vd
Subskribo David Ige
Familio
Edz(in)o Dawn Ige (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj 3
Profesio
Okupo politikisto • inĝeniero • guberniestro Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva en Honoluluo vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
v • d • r

David Yutaka IGE /ˈiːɡeɪ/ (japane 伊芸 豊, Ige Yutaka; naskita la 15-an de januaro 1957 en Pearl City, Havaja Teritorio) estas usona politikisto de la Demokrata Partio. Li funkciis kiel Guberniestro de Havajo de decembro 2014 ĝis decembro 2022.[1] Antaŭe, Ige estis membro de ambaŭ ĉambroj de la ŝtata parlamento (kongreso kaj senato).[2]

Li estas elektroinĝeniero laŭ trejnado kaj estis ŝtatsenatano dum 29 jaroj kiam li estis elektita guberniestro. Li estas de japana-okinava deveno.

En la guberniestra elekto de 2014, li venkis en la Demokrata antaŭbaloto, venkante la aktualan guberniestron Neil Abercrombie.[3][4] Ige venkis en la ĝenerala elekto kun 49.5% de la voĉoj. Li kandidatiĝis por reelekto en 2018 kaj gajnis plian oficperiodon.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. ↑ "DAVID IGE, GOVERNOR, STATE OF HAWAII", Governor David Ige, November 6, 2014.
  2. ↑ Sen. David Ige announces candidacy for governor – Hawaii News. Honolulu Star-Advertiser. Alirita August 10, 2014 .
  3. ↑ "The Great 2014 David Vs. Goliath Match-Up", The Hawaii Herald, July 16, 2014. Arkivigite je 2017-08-24 per la retarkivo Wayback Machine
  4. ↑ Meet David Ige, the Democrat who defeated Hawaii's governor – OnPolitics. OnPolitics. Alirita September 20, 2014 .

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]