David J. Peterson

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
David Joshua Peterson
David J. Peterson by Gage Skidmore.jpg
Personaj informoj
Naskiĝo 20-an de januaro 1981[1]
en Long Beach, Kalifornio[2]
Nacieco Usona
Ŝtataneco Usono
Alma mater Universitato de Kalifornio (Berkeley kaj San-Diego)
Profesio lingvisto
Konata kiel Prezidinto de la Language Creation Society,
lingvokreisto (ekz-e de dothraki)
Oficiala retejo http://dedalvs.com
v  d  r
Information icon.svg

David Joshua Peterson (naskiĝis la 20-an de januaro 1981) estas usona lingvokreisto. Studinte en la Universitato de Kalifornio ĉe Berkeley (1999-2003), li ricevis BA-n pri la Angla kaj lingvistiko kaj poste MA-n pri lingvistiko en la Universitato de Kalifornio ĉe San-Diego (2003-2006)[2]. Laŭ intervjuo kiun li donis al la revuo Conlang Monthly (angle, Artefarita lingvo monate), li unue renkontis konstruitajn lingvojn kiam li studis en Berkeley kaj sekvis kurson pri Esperanto en 2000[3]. En 2009, kiam la usona televida firmao HBO bezonis fikcian lingvon por nova televidserio ĝi turniĝis al la Asocio pri lingvo-kreado, kiu organizis konkurson, kiun D.J. Peterson gajnis[4][5].

Peterson estas bone konata pro la kreo de la lingvoj Dothraki kaj Valyrian por Game of Thrones (ekde 2009) kaj aliaj por Defiance (televidserio de la firmao SyFy) (ekde 2011), sed li kreis lingvojn ekde 2000[2][6].

Li kunfondis la Asocion pri lingvo-kreado en 2007 kun 9 aliaj lingvokreistoj[2], asocio kiun li prezidis inter 2012 kaj 2014[7].

Filmoj[redakti | redakti fonton]

Jaro(j) Titolo Lingvo(j)
2011–2019 Game of Thrones Dothraki, Valyrian
2013–2015 Defiance Kastithanu, L'Irathi, Indojisnen, Kinuk'aaz
2013 Thor: The Dark World Shiväisith
2014 Star-Crossed Sondiv
2014–2015 Dominion Lishepus
2014–2016 The 100 Trigedasleng
2015 Penny Dreadful Verbis Diablo
2016 The Shannara Chronicles Noalath
2016 Emerald City Inha, Munja'kin
2016 Warcraft: The Beginning Orcish
2016 Doctor Strange Nelvayu
2017 Conlanging: The Art of Crafting Tongues Produktanto
2017 Bright Övüsi (Elvish), Bodzvokhan (Orcish)
2018 Into the Badlands Azrán
2018 The Christmas Chronicles Elvish

Libroj[redakti | redakti fonton]

Jaro Titolo Eldonejo ISBN
2014 The Zaanics Deceit (kunaŭtoro) Nina Post, LLC ISBN 978-1495461347
2014 Living Language Dothraki Living Language ISBN 978-0804160865
2015 The Art of Language Invention Penguin Books ISBN 978-0143126461

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. angle "The birth of David Joshua Peterson", California Birth Index (legu rete).
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 angle "About David J. Peterson", dothraki.org (legu rete).
  3. angle "Interview with David J. Peterson", Conlang Monthly 3 (februaro 2015, legu rete).
  4. http://dothraki.conlang.org/official-hbo-press-release/
  5. http://www.iftn.ie/news/?act1=record&aid=73&rid=4282989&tpl=archnews
  6. angle Dave Banks, "Interview: Creating Language for HBO’s Game Of Thrones", Wired (25/08/2010, legu rete).
  7. angle "Officers & Directors", conlang.org (legu rete).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]