David Jordan

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el David JORDAN)

David K. JORDAN [dejvid ĝordan] (naskiĝis la 11an de marto 1942, kaj ankaŭ konata Esperante kiel DoKo) estas usona esperantisto, etnografo kaj lingvisto. Li estas profesoro emerita de Kalifornia Universitato.

David Jordan esperantistiĝis en 1959. Li estas aŭtoro de detala referenca libro pri Esperanto por usonanoj, Being colloquial in Esperanto[1], kaj libro de spritaj fabeloj pri Esperantaj temoj, Rakontoj prapatraj pri nia lando antaŭ multaj jarcentoj kiam okazemis mirindaj aferoj[2] (Specimenaj rakontoj estas rete alireblaj[3]). Kelkfoje li instruis Esperanton ĉe NASK.

Jen la rete alireblaj fabeloj:

  • La Reĝidino Mal
  • Knaĥoĥŝveŭpsceg
  • La Avara Muelisto
  • La Mondo de Drakoj k Gigantoj
  • Stultaĉaj Ŝercaĉoj Virtualecon Verdigos
  • Katastrofo de Du Muzoj
  • Prirakontara Esejo: Esploro pri Folkloro kaj Falsloro

Li verkis ankaŭ humurajn kantojn laŭ kristnaskaj ŝablonoj sed temantaj pri LL Zamenhof, la tiel nomataj "Zambankanzonoj" (Zamenhof-banked-kanzonoj)[4].

Citaĵoj[redakti | redakti fonton]

  1. Being colloquial in Esperanto 2a eld., ELNA, 1999; ISBN 0939785048
  2. Rakontoj prapatraj pri nia lando antaŭ multaj jarcentoj kiam okazemis mirindaj aferoj. (Berkeley: Eldonejo Bero. ISBN 188225113X, ISBN 9781882251131)
  3. Esperantisma Ludejo Arkivigite je 2011-08-04 per la retarkivo Wayback Machine; alirdato 2012.03.30.
  4. Zambankanzonoj: Difinoj kaj Ligiloj Arkivigite je 2016-03-05 per la retarkivo Wayback Machine ĉe La Lilandejo
Tiu ĉi artikolo enhavas rektajn citaĵojn prenitajn de la lernolibro Vojaĝo en Esperanto-lando de Boris Kolker kun afabla permeso de la aŭtoro.