David Lange
Aspekto
David LANGE (naskiĝis la 4-an de aŭgusto 1942 en Ōtāhuhu, mortis la 13-an de aŭgusto 2005 en Middlemore) estis novzelanda politikisto kaj inter la jaroj 1984 kaj 1989 funkciis kiel ĉefministro de Nov-Zelando, kiu forte luktis kontraŭ nukleaj armiloj. Lia politika partio estis la Novzelanda Laborista Partio. En 2003 al li estis aljuĝita la premio de ĝusta vivmaniero (la "alternativa Nobel-premio"), kiu aparte honorigas iujn ekzemplajn aktivulojn kiuj „agadas por praktikaj kaj ekzemplaj solvoj por la plej aktualaj problemoj kiujn la mondo alfrontas hodiaŭ“. La patra familio devenis el la hansa urbo Bremeno en Germanio, tial la germanlingva familia nomo.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]
| ||||||


