David MacGill

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el David MACGILL)
David MacGill
Persona informo
Naskiĝo 1915
en Skotlando Skotlando
Morto 7-an de decembro 1996
en Nov-Zelando Dunedin, Novzelando
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Nov-Zelando
Familio
Infano Stefan MacGill
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

David MACGILL (Daĉjo) naskiĝis en 1915 kaj mortis la 7-an de decembro 1996 en Dunedin (Novzelando) sekve de aŭtoakcidento survoje al familia rekuniĝo. La familianoj funebris lin kaj laŭ maoria kaj laŭ budhisma manieroj.

MacGill naskiĝis en Skotlando, sed vivis en Novzelando (1921-77, 1993-) kaj Japanio (1977-93). Esperantisto de ĉ. 1935, li estis dum multaj jaroj eduka oficisto de la landa Esperanto-asocio (ĝis 1973) kaj produktis dekon da sonbendaj kursoj kaj programoj en Esperanto, i.a. La vivo de Zamenhof, La rakonto pri Aojagi, Homo kaj La vojaĝo de la maorioj. Dumviva membro de UEA, li plenumis delegitajn funkciojn de post 1948 seninterrompe: de la 60-jaroj ankaŭ kiel fakdelegito pri vegetarismo kaj budhismo, poste kiel vicdelegito en Kioto. En sia familio li esperantistigis kvar generaciojn: instigis sian patrinon lerni, instruis la lingvon al ĉiu sia infano (inter kiuj denaske al sia famiĝonta filo Stefan), kaj nun liaj nepoj parolas Esperanton denaske. Ok jarojn antaŭ sia morto MacGill deponis ĉe la Centra Oficejo de UEA "materialon por nekrologo" kun la rimarko: "utilus se oni petus al aliaj homoj aktivaj simile verki".