Saltu al enhavo

David Mager

El Vikipedio, la libera enciklopedio
David Mager
Persona informo
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Israelo Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo esperantisto
verkisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

David MAGER (dato kaj loko de naskiĝo estas ne konataj) estis israela poeto kaj verkisto.

Li estis aktiva membro de la israela Esperanto-movado (ELI). Li loĝis en Be'er Ŝeva kaj servis tie kiel delegito de UEA dum la 1980-aj jaroj.

En 1986, li publikigis en Jerusalemo (ĉe la eldonejo Sivron) poemaron kune kun Erco Baraka kaj Jeremi Giŝron. Liaj poemoj ofte temis pri Esperanto mem kaj la vivo en Israelo.

En la Jarlibroj de UEA, li estis listigita kiel oficisto.