David Politzer

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el David POLITZER)
David Politzer
Nobel-premiito
Persona informo
Hugh David Politzer
Naskiĝo 31-an de aŭgusto 1949 (1949-08-31) (74-jaraĝa)
en Nov-Jorko, Nov-Jorkio
Lingvoj angla vd
Loĝloko Kalifornio vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater The Bronx High School of Science • Universitato de MiĉiganoUniversitato Harvard vd
Profesio
Okupo fizikisto • nuklea fizikisto • universitata instruisto • teoria fizikisto vd
Laborkampo fiziko vd
Doktoreca konsilisto Sidney Coleman vd
Verkado
Verkoj kvantuma kolordinamiko vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Hugh David POLITZER [hju DEJvid POLicer] (n. la 31-an de aŭgusto 1949) estas usona fizikisto. En 2004 li partigis kune kun David Gross kaj Frank Wilczek la Nobel-premion pri fiziko pro ilia eltrovo de la kvantummekanika teorio de "asimptota libereco".

Politzer naskiĝis en Nov-Jorko, Usono en 1949. Li bakalaŭriĝis ĉe la Universitato de Miŝigano en 1969. En 1974 li doktoriĝis de la Universitato Harvard, Masaĉuseco.

En sia unua eldonita artikolo (1973), Politzer priskribis la fenomenon de asimptota libereco, kiu tenas ke ju pli proksimiĝas kvarkoj, des pli la nuklea forto inter ili malfortiĝas, tiome ke ili agas kvazaŭe kiel liberaj eroj. Asimptota libereco, ankaŭ sendepende eltrovita de David Gross kaj Frank Wilczek ĉe Universitato Princeton, estis grava en la evoluado de kvantuma kolordinamiko.

Kune kun Thomas Appelquist [AP'lkvist], Politzer antaŭdiris la eston de "ĉarmonio", elementa partiklo farita el ĉarma kvarko kaj ĝia kontraŭpartiklo. Ĉi tiu estas konata kiel la "J/Ψ partiklo".

Politzer estis Junior Fellow (docento) ĉe la Harvard Society of Fellows ekde 1974 ĝis 1977, antaŭ translokiĝo al Caltech (California Institute of Technology) kie li nun (1995) estas profesoro de teoria fiziko.

En 1989 li havis roleton kiel fizikisto Robert Serber de Projekto Manhattan (vidu Atombombon) en la filmo Fat Man and Little Boy.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]