David Peck Todd

El Vikipedio, la libera enciklopedio
David Peck Todd
Persona informo
Naskiĝo 19-an de marto 1855 (1855-03-19)
en Nov-Jorkio
Morto 1-an de junio 1939 (1939-06-01) (84-jaraĝa)
en Lynchburg
Tombo Wildwood Cemetery
Ŝtataneco Usono
Alma mater Universitato Kolumbio • Amherst College • Smith College
Familio
Patro Sereno Edwards Todd
Edz(in)o Mabel Loomis Todd
Infano Millicent Todd Bingham
Okupo
Okupo astronomo • poeto • universitata instruisto • verkisto
vdr

David Peck TODD (19a de marto, 1855 – 1a de junio, 1939) estis fama usona astronomo. Li produktis kompletan serion de fotoj de la Pasado de Venuso de 1882.

Todd desegnis kaj kreis kelkajn observatoriojn, kiel tiuj de la Smith College el 1886 ĝis 1888 kaj de Amherst College el 1903 ĝis 1906. Li establis la Normigan Tempon en Peruo en 1907. Li estis ĉefa astronomo en la Observatorio Lick dum la Pasado de Venuso en 1882, kaj faris la unuajn konatajn fotojn de la Pasado.

Li estis membro de la Usona Astronomia Societo, la Filozofia Societo de Vaŝingtono, kaj de la Japana Societo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]