David Raya - prononco [DAvid RAja], aŭ je plena nomo David Raya Martín, naskiĝis la 15-an de septembro1995 (nun 1995-09-15) en Barcelono, do nun 30-jara - estas hispana profesia futbalisto en la pozicio de golulo. Ekde la jaro 2022 li estas membro de la vira hispana nacia teamo de futbalo. Li interalie partoprenis kadre de la hispana nacia teamo en la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2024 en Germanio, kiun fine lia teamo venkis, kaj en ties matĉoj rekoneblis per la ĉemiza numero "1". Krome li ekde la jaro 2023 konkuras en la unua vira teamo de la futbala klubo Arsenal FC.