David Smith

El Vikipedio, la libera enciklopedio
David Smith
Persona informo
Aliaj nomoj Smith‏, David Rowland
Naskiĝo 9-an de marto 1906 (1906-03-09)
en Decatur
Morto 23-an de majo 1965 (1965-05-23) (59-jaraĝa)
en Bennington
Mortokialo trafikakcidento
Lingvoj angla
Ŝtataneco Usono
Alma mater Art Students League of New York • Ohia Universitato
Okupo
Okupo skulptisto • pentristo • dezajnisto • fotistoartistoverkisto • vidartisto
Verkoj Primo Piano II
Agricola I
Cubi VII
TTT
Retejo http://www.davidsmithestate.org/
vdr
La skulptaĵo kun la titolo Rich Summers.

David Roland SMITH (naskiĝinta en la 9-a de marto 1906 en Dekaturo (Ilinojo), mortinta en la 24-a de majo 1965 en aŭtomobila akcidento proksime de Albany (Nov-Jorkio)) estis usona skulptisto. Per liaj abstraktaj faritajoj el metalo li ege influis la evoluon de skuptoarto en la 20-a jc.

Vivo artista[redakti | redakti fonton]

Laborante en fabriko pri metalvaroj li ekkonis la praktikajn fundamentojn de sia posta profesio. Sub la influo de Pablo Picasso kaj Julio González li faris en la 1933-a la unuajn skulptaĵojn el metalo, i.a. maŝinpartojn de agrikulturaj iloj. En 1940 faritis lia socikritika reliefskulptaĵo Medals for Dishonor.

Dum la Dua mondmilito li deĵoris en lokomotivfabriko. Pluraj el la skeletformaj kaj senkarnaj artaĵoj el la 1940-aj jaroj (ekz.: Royal Bird de 1948) kritikas homajn malvirtojn kiel fortigemon kaj avarecon. Post 1950 la verkaro iĝis pli abstrakta. Kiel ekzemplo menciatas Star Cage (1950), malgrasa aĵo el ŝtalbastonetoj kaj kurbigitaj metalpartoj. La pli malfruaj verkoj (ekz. Tank Totem, Sentinel aŭ la el ŝtaplitaj metalblokoj farita Cubi-serio) estas kaj masivaj kaj simplaj.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Julia M. Busch: A Decade of Sculpture: the New Media in the 1960s. The Art Alliance Press, Philadelphia, London 1974, ISBN 0-87982-007-1
  • Marika Herskovic: American Abstract Expressionism of the 1950s An Illustrated Survey. New York School Press, 2003, ISBN 0-9677994-1-4
  • Marika Herskovic: New York School Abstract Expressionists Artists Choice by Artists. New York School Press, 2000, ISBN 0-9677994-0-6

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]