David Teniers la pli juna

El Vikipedio, la libera enciklopedio
David Teniers la pli juna
Portreto de David Teniers de Philip Fruytiers, 1655
Portreto de David Teniers de Philip Fruytiers, 1655
Persona informo
Naskiĝo 15-an de decembro 1610 (1610-12-15)
en Antverpeno, Duklando Brabanto,  Hispana Nederlando
Morto 25-an de aprilo 1690 (1690-04-25) (79-jaraĝa)
en Bruselo, Duklando Brabanto,  Hispana Nederlando
Lingvoj nederlandalatina
Ŝtataneco Habsburga Nederlando
Familio
Patro David Teniers la pli aĝa
Frat(in)o Abraham Teniers
Edz(in)o Anna Brueghel
Infano David Teniers III
Parencoj Juliaan Teniers
Jan Brueghel la pliaĝa
Okupo
Okupo pentristo • miniaturist • gravuristo • konstrua desegnisto • grafikartisto
Verkoj The Fat Kitchen
The Alchemist
Country Inn
Yard of a Peasant House
Archduke Leopold Wilhelm in his Gallery
vdr
Fumantoj en interno, ĉ. 1637, oleo sur panelo
"La Bildkolekto de arkiduko Leopoldo" . Teniers mem povas esti vidita en la centro de la bildo, tenante sian ĉapelon.
Kamparanoj ludanta kartojn en interno, inter 1630 kaj 1645, oleo sur kupro
Sankta Antonio abato ([2], verko de David Teniers la pli juna, 1633-1667.

David TENIERS (La pli juna; la 15an‏ de decembro 1610 - la 25-an de aprilo 1690) estis flandra pentristo.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Li naskiĝis en Antverpeno de la flandra pentristo David Teniers la pli aĝa, kiu estis lernanto de la fama pentristo Petro Paŭlo Rubens. En 1632 Teniers estis akceptita kiel membro de la Societo de Artistoj nomita laŭ Sankta Luko en Antverpeno. En 1637 li geedziĝis kun Anne Bruegel, la nepino de la fama flandra pentristo Pieter Bruegel la pliaĝa.

Teniers estis ĉefe influita de la pentraĵoj de la nederlanda pentristo Adriaen Brouwer kiu mortis en 1638. En 1644 li estis elektita fare de la Antverpena urbodelegitaro por funkcii kiel la estro de la Societo de Artistoj de Sankta Luko. En 1648 li translokiĝis al Bruselo kaj funkciis kiel la kortega pentristo de Arkiduko Leopold Wilhelm, kiu estis la guberniestro de la Malaltaj Landoj nome de Filipo la 4-a, reĝo de Hispanio. La arkiduko, kiu estis fervora artamanto, dungis Teniers kiel la kuratoron de sia bildkolekto. En tiu kapacito, Taniers aĉetis valorajn bildojn por sia dunganto, inkluzive de bildoj de italaj farbistoj (plejparte de Venecio en la 16-a jarcento). Post kiam Leopoldo Vilhelmo revenis al Vieno, Teniers iĝis la protektito kaj tutoro de la nova guberniestro, Don Juan, kiu estis la filo de Filipo la 4-a, reĝo de Hispanio.

En 1656 lia edzino mortis, kaj Teniers geedziĝis kun Isabella de Fren, filino de la sekretario de la Konsilio de la Duklando Brabanto (kiu inkludis Antverpenon kaj Bruselon). Teniers faris sian plej bonan por ricevi kavaliraron de la Reĝo de Hispanio (kiel Peter Paul Rubens kaj Antoon van Dyck ricevis antaŭ li). Reĝo Felipe IV kondiĉigis tion ĉesante vendi bildojn, kondiĉon kiun Teniers estis nekapabla renkonti.

Teniers fondis la Akademion de Arto en Antverpeno, kiu akiris la statuson de ŝtata akademio en 1663. Dum lia kariero Teniers pentris pli ol 900 bildojn. Ĉirkaŭ 200 el ili estas nuntempe elmontritaj en muzeoj ĉie en Eŭropo. En siaj lastaj dek jaroj, li ĉefe okupiĝis pri fotokomerco. Li mortis en Bruselo en 1690.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]