David Thompson (esploristo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el David Thompson)
David Thompson
Persona informo
Naskiĝo 30-an de aprilo 1770 (1770-04-30)
en Westminster
Morto 10-an de februaro 1857 (1857-02-10) (86-jaraĝa)
en Longejlo
Tombo Mount Royal Cemetery
Lingvoj angla
Ŝtataneco Kanado
Alma mater The Grey Coat Hospital
Subskribo David Thompson (esploristo)
Familio
Edz(in)o Charlotte Small
Okupo
Okupo esploristo • kartografo • kanuisto
vdr
David Thompson

David Thompson (nask. la 30-an de aprilo, 1770, mortis la 10-an de februaro, 1857), estis anglokanada mapisto kaj esploristo. Li naskiĝis en Londono kaj mortis en Montrealo (nun Kebekio, tiam Orienta Kanado en la Provinco Kanado).

Thompson estis kaptilisto de la Kompanio de la Hudsona Golfo kaj la Nord-Okcidenta Kompanio. De 1792 ĝis 1812 li esploris kaj mapis la terenon okcidente de la Hudsona Golfo kaj Supra Lago, trans la Rok-Montaro ĝis la fontoj de la Rivero Kolumbio kaj laŭ la Kolumbio ĝis la Pacifika Oceano. Li estis la unua eŭropanoj kiu esploris la Kolumbion de ĝia fonto ĝis la enmariĝo. Li aliĝis al la Kompanio de la Hudsona Golfo kiel metilernanto en 1784. En la jaro 1797 li foriris de la Kompanio de la Hudsona Golfo kaj aliĝis al la Nord-Okcidenta Kompanio. La mapoj, kiujn faris pri la Kolumbia river-baseno oriente de la Kaskada Montaro estis tiel altkvalitaj ke oni daŭre konsideris ilin aŭtoritataj ĝis la mezo de la 20-a jarcento.

La tereno mapita de Thompson sumiĝis je 3,9 milionoj da kvadratkilometroj da sovaĝejo, kvinono de la kontinento. Lia samtempulo, la granda esploristo Alexander Mackenzie diris ke Thompson faris pli multon dum dek monatoj ol li konsiderus farebla dum du jaroj. La mapo, kiun Thompson faris en 1814, lia plej granda atingo, estis tiel preciza ke cent jarojn poste ĝi ankoraŭ servis kiel bazo por multaj mapoj publikigitaj de la kanada registaro. Thompson ankaŭ faris precizan mezuradon de granda parto de la kanada-usona landlimo laŭ la 49-a paralelo en la okcidento, kaj de la Sankt-Laŭrenco ĝis Lago de la Arbaroj.

Thompson edzinigis Charlotte Small, metisino, la "Virino de la Pagaja Kanto", kaj ili kune generis 13 gefilojn.

En siaj publikigitaj taglibroj Thompson notis ke li vidis kelkajn grandajn piedsignojn proksime al loko, kie nun estas Jasper (Alberto) en 1811. Oni sugestis ke ĉi tiuj piedsignoj estis de tio kio intertempe nomiĝas saskvaĉo.

Thompson mortis en Montrealo preskaŭ nekonate, liaj atingoj ne rekonitaj. Oni enterigis lin tie en la Tombejo Mount Royal. En 1957, cent jarojn post lia monto, la kanada registaro tamen honorigis lin metante lian vizaĝon sur kanadan poŝtmarkon. Lia lerteco kiel geografo estas nun bone konata, kaj oni foje nomas lin "la plej granda geografo de la tero kiu iam vivis".

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]