David Trimble

El Vikipedio, la libera enciklopedio
David Trimble
Nobel-premiito
Persona informo
David Trimble
Naskiĝo 15-an de oktobro 1944 (1944-10-15)
en Belfasto
Morto 25-an de julio 2022 (2022-07-25) (77-jaraĝa)
en Belfasto
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio) vd
Alma mater Reĝina Universitato de Belfast • Elizabethtown College • Bangor Grammar School vd
Partio Konservativa Partio • Ulster Unionist Party vd
Familio
Patro William Trimble vd
Patrino Ivy Trimble vd
Edz(in)o Daphne Orr vd
Infanoj Nicholas Trimble vd
Profesio
Okupo politikisto • universitata instruisto • pledadvokato vd
Laborkampo politiko • pacprocezo vd
Aktiva en LondonoNord-IrlandoUlster vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

David TRIMBLE (naskiĝis 15-an de oktobro 1944, mortis 25-an de julio 2022) estis politikisto de Nord-Irlando, iama gvidanto de la Ulster Unionist Party (UUP), kaj Unua Ministro (t.e. ĉefministro) de Nord-Irlando. En 1998, Trimble kunricevis la Nobel-premion pri paco kun John Hume de la Sociala Demokrata kaj Laborista Partio de Nord-Irlando (SDLP).

Vivo[redakti | redakti fonton]

Trimble naskiĝis en 1944, edukiĝis en Bangor kaj en la reĝina universitato en Belfasto kaj kvalifikiĝis kiel advokato kaj en 1968 komencis prelegi ĉe la jura fakultato.

Politiko[redakti | redakti fonton]

En 1975, Trimble unue estis elektita al la Asembleo de Nord-Irlando nome de la Progresema Uniisma Partio kaj servis kiel vicgvidanto de la partio. Kiam la partio dissolvis li aliĝis al la Ulster Unionist Party (UUP) en 1978 kaj iĝis partia sekretario. Li estis elektita al la brita parlamento en kromelekto en 1990. En 1995 li estis elektita gvidanto de sia partio.

Trimble protestis kontraŭ la rolo de la usona senatano George Mitchell kiel prezidanto de la plurflankaj intertraktoj finitaj per realigo de Interkonsento de Sankta Vendredo en 1998, sed servis valoran rolon por persvadi siajn partianojn akcepti la interkonsenton, kiu inkluzivis multajn koncedojn, kiuj la unuistoj devis ricevi. Poste en 1998 Trimble kaj Hume gajnis Nobel-premio pri paco pro iliaj klopodoj trovi pacan solvon al la konflikto en Nord-Irlando.

Trimble estis elektita al la Konsilio de Nord-Irlando (organo establita laŭ la interkonsento) kaj fariĝis la unua Ministro de Nord-Irlando. Post monatoj la agadoj de la konsilio estis nuligitaj. La konsilio revenis funkcii en 2000 post kiam la IRA konsentis pri deklaro pri malarmado. En oktobro 2000, Trimble estis devigita ordoni al la membroj de Sinn Fein en la konsilio ne ĉeesti kunvenojn kun iliaj samrespondaj ŝtatoficiroj de Irlando.

De tiam la stato de Trimble tendencis malboniĝi politike. La agadoj de la institucioj establitaj laŭ la Interkonsento de Sankta Vendredo estis nelonge suspenditaj en oktobro 2002. Poste ili rekomencis ĝiaj funkcioj. En la vocdonado de 2003 por ĉi tiuj institucioj, la Demokrata Unisma Partio, ankaŭ uniisma sed la rivalo de la UUP gvidata de Trimble, fariĝis la ĉefa uniisma partio en Nord-Irlando.

En la balotado de 2005, Trimble malsukcesis en sia oferto kandidatiĝi por parlamento, kontraŭante la kandidaton de Demokrata Uniisto. En 2006 li ricevis la titolon Barono kaj fariĝis membro de Ĉambro de Lordoj. En 2007 li forlasis sian partion kaj aliĝis al la Konservativa Partio .

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]