David Valecillos

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
David Valecillos
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1950 (1950-01-01) (74-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Venezuelo
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

David VALECILLOS (naskiĝis en San Lorenzo (subŝtato, Zulia, Venezuelo) en 1950) estas venezuela esperantisto. Li eksciis pri Esperanto en 1963. Unu jaron poste li mem eklernis la lingvon. En 1970 li kontaktiĝis kun Venezuela Esperanto-Asocio kaj gvidis tri Esperanto-kursojn en Marakajbo (Maracaibo). Krome en 1978 li instruis la lingvon al du blinduloj.[1]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Fonto: Liba kaj Floreal Gabalda, "Kroniko de Venezuela Esperanto-Asocio". Karakaso, 70-A Datreveno de la Fondiĝo de la Asocio kaj la Unua Venezuela Esperantista Rekontiĝo en la jaro 1982-a. Metia libro farita mane de Floreal kaj Liba Gabalda, poste donacita al Venezuela Esperanto-Asocio, 28-a paĝo.