David Voit

El Vikipedio, la libera enciklopedio
David Voit
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1529 (1529-01-01)
en Ronneburg
Morto 26-an de novembro 1589 (1589-11-26) (60-jaraĝa)
en Wittenberg
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Alma mater Universitato Marteno Lutero de Wittenberg-Halle
Okupo
Okupo teologo • universitata instruisto
vdr

David VOIT, ankaŭ: David Vottus, Vogt, Voigt (naskiĝinta ĉ. januaro 1530 en Ronneburg, mortinta la 26-an de novembro 1589 en Wittenberg) estis germana teologo protestantisma.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Estante filo de la kortega predkisto Johannes Voit (ĉe la saksia princelektisto Johano la Konstanta) ekstudentis en 1434 ĉe la Universitato de Wittenberg; tie li ankoraŭ aŭdis la prelegojn de Marteno Lutero. Post ties morto David iĝis disĉiplo de Filipo Melanktono. Post magistriĝo li transprenis en 1558 la instruadon de la helena lingvo ĉe la Universitato de Jena kiel profesoro.

Pro kvereloj kun la gnesioluteranoj li forlasis la urbon Jena reironte al Wittenberg de kie li vokitis en 1559 al la Universitato de Königsberg. Ankoraŭ antaŭ ekprofesorado li doktoriĝis en la 19.3.1560 pri teologio. Fakte temis pri la lasta oficiala akto altlerneja kiun partoprenis Melanktono mem. Kenigsberge li havis la kompetan konfidon de duko Albreĥto la 1-a kaj iĝis ties kortega predikisto; por li Voit ankaŭ faris la funebran paroladon. Kenigsberge li estis ankaŭ rektoro dum tri semestroj: vintre 1561/62, 1565/66 kaj 1569/70. Post forpelo de la gesioluteranoj Voit reiris tien en la jaro 1574-a. Post kiam Kristiano la 1-a iĝis princelektisto faritis stirado kaŝkalvinisma fare de la kanceliero saksia Nikolaus Krell. Sekve la ortodoksaj luteranoj denove ekmalŝatitis ĉe oficialaj postenoj. Estante ano de la kaŝkalvinismaj filipianoj Voit nomumitis en 1587 unua profesoro pri teologio, supera paroĥestro ĉe la wittenberg-a Mario-kirko kaj superintendanto en Wittenberg.

Voit tamen ĉiam iel tolerema estis antaŭ aliepensantoj. Dum akademia agado li estis ege ŝatata kaj volontege faris ekzegezon de la profetoj malnovtestamentaj. Tamen la fruktodona agado ne daŭris longe pro malsaneco. Sur epitafo lia ene de la Kastela kirko wittenberga legeblis latinlingve:

Vir Reverendus & clariss.
Dr. David Voitus
SS. Theolog. Doctor & Professor Publicus Eccle-
siae Wittebergensis Pastor
& Elect. Saxon. Superintendens
in Domino obdormivit
Anno MDLXXXIX. die XXVI. Novembr.
Paulo ante horam IV. matutin.
Cum ad complendum aetatis annum LX.
menses duo deessent.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Propositiones de praecipuis doctrinae capitibus, Jena 1574

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Archiv für Reformationsgeschichte (ARG). jarkolekto11, 1915, S. 296
  • Johann Hausleitner: Aus der Schule Melanchthons. Greifswald 1897, S. 150
  • [Christian Gottlieb Jöcher: Allgemeines Gelehrtenlexikon. Band 4, 1751, Sp. 1698
  • Willi Gorzny: Deutscher Biographischer Index (DBI). München 1998 (2. Auflage), 1315, Nr. 323–341
  • Johann Gottlob Wilhelm Dunkel: Historisch-critische Nachrichten von verstorbenen Gelehrten und deren Schriften. Köthen/Dessau 1753–1760, Nachdruck Hildesheim 1968, Band 2, S. 722
  • Wolfgang Klose: Das Wittenberger Gelehrtenstammbuch. Das Stammbuch von Abraham Ulrich (1549–1577) und David Ulrich (1580–1623). Mitteldeutscher Verlag, Halle 1999, ISBN 3-932776-76-3