David Wilkie
David Wilkie - prononco laŭ sistemo IFA [dˈe͡ɪvɪd wˈɪlki] - estis brita, fakte skota, pentristo, kiu unuavice produktis portretojn. Li naskiĝis la 18-an de novembro 1785 en la historia graflando Fife de Skotlando kaj mortis 55-jaraĝa la 1-an de junio 1841 dum vojaĝo sur ŝipo en la golfo de Kadizo, survoje al la Atlantiko post pasado de Ĝibraltaro kaj de la tiutempa brita kolonio de Malto en la Mediteranea Maro.
Familio
[redakti | redakti fonton]David Wilkie devenis de pastra familio el la historia skota kaj brita graflando Midlothian. La patrino estis la tria edzino de la patra pastro. Unua edzino edzinigita en 1776 mortis en 1777 post nur trimonata edzineco, dua edzinigita en 1778 mortis en 1780 dum nasko de filo kaj la patrino de David edziniĝis en 1781 kaj pretervivis la naskojn de la filoj John en 1782, James en 1784 kaj David en 1785. David neniam edziĝis. Li plejparte vivie en Kensington, kvartalo de Londono, kie unu el liaj fratinoj, Helen (1793-1870), prizorgis la komunan loĝejon. Lia frato Thomas Wilkie estis komercisto. En sia testamento, li heredigis sian kapitalon al ambaŭ en egalaj partoj.
Vivo
[redakti | redakti fonton]Kiel infano, li komencis desegni skizojn de homoj en malgranda kajero, kiun li ĉiam kunportis. Ĉirkaŭ la aĝo de sep jaroj, li estis sendita al lernejo en la vilaĝeto Pitlessie. Tie, li pentris portretojn de siaj samlernejanoj, kiujn li interŝanĝis kontraŭ krajonoj aŭ rulglobetoj. Komence de 1797 en aĝo de 11, li translokiĝis al la lernejo en iom pli granda vilaĝo Kettle, kie John Strachan (1778–1867), la estonta episkopo de Toronto, estis lia instruisto. En Kettle, Wilkie lernis teksadon kaj ŝufaradon kaj inventis mekanikan tornomaŝinon. Tuj post la 14-jariĝo en novembro 1799 li kun rekomenda letero de loka nobelo sukcesis iĝi lernejano de la Reĝa Skota Akademio en Edinburgo.

Post kvin jaroj li finis lernadon en la akademio en 1804 kaj revenis al la hejma vilaĝo, kie li faris kaj vendis portretojn de lokuloj, kiel en sekvaj monatoj en Aberdeen kaj aliaj lokoj de Skotlando, kaj en majo 1985 venis al Londono, kie li membriĝis en la brita Reĝa Akademio de Artoj. En 1806, li sukcese partoprenis en la grava ekspozicio de la Akademio, inkluzive de siaj pentraĵoj La Vilaĝaj Politikistoj kaj La Blinda Violonisto; ĉi-lasta estis aĉetita de la Nacia Galerio de Londono.
En 1814, li vizitis Parizon kaj pasigis tempon en Nederlando. De 1825 ĝis 1828, Wilkie vojaĝis al Italio, Germanlingvio, Svislando kaj Hispanio, kie li pentris plurajn scenojn el la Milito sur la Iberia Duoninsulo kontraŭ la imperiaj armeoj de Napoleono Bonaparte (1808 ĝis 1814). Li adoptis la stilon de William Hogarth.
La pentraĵoj, kiujn li kreis post sia reveno el Hispanio, estis pli influitaj de Ticiano kaj Diego Velázquez. Aliaj pentraĵoj el ĉi tiu periodo inkluzivas La Majstro Eliris (1834) kaj Kristoforo Kolumbo (1835). En 1830, li estis nomumita Unua Kortega Pentristo de la Brita monarkio. En ĉi tiu rolo, li pentris multajn portretojn en Londono, inkluzive de tiuj de la reĝa familio. En 1836 li estis nobeligita.


En 1840, Wilkie komencis vojaĝon al okcidenta Azio. Li vojaĝis tra Nederlando kaj Germanlingvio al Konstantinopolo, kie li pentris portreton de la juna otomana sultano Abdul Meĝid. Li vizitis Malnovan Smirnon kaj alvenis en Jerusalemo la 27-an de februaro 1841. En aprilo, li forlasis Jerusalemon kaj komencis sian vojaĝon hejmen. La 26-an de aprilo, Wilkie estis en Aleksandrio, kie li pentris la faman sultanon paŝao Muhammad Ali. La 26-an de majo, li daŭrigis sian vojaĝon hejmen. Li estis frapita de malsano apud Malto kaj mortis subite en la mateno de la 1-a de junio 1841, baldaŭ post kiam lia ŝipo forlasis Ĝibraltaron. Pro kvarantenaj regularoj, li estis entombigita surmare je 36° 20 norda latitudo kaj 6° 42 okcidenta longitudo. La pentristo William Turner kaptis ĉi tiun okazaĵon en pentraĵo.
Plej multaj el la verkoj de David Wilkie ankoraŭ nun estas en privataj reĝaj kolektoj.

