David Williamson
Salti al navigilo
Salti al serĉilo
David Williamson, naskiĝinta la 8-an de majo 1934, estas brita politikisto. Li inter alie estis membro en la unua periodo de la Eŭropa Komisiono Delors, kiu gvidis la Eŭropan Komunumon inter la jaroj 1985 kaj 1989. En la Eŭropa Komisiono, li estis ĝenerala sekretario. La saman funkcion li plenumis dum la sekva dua periodo de la Eŭropa Komisiono Delors, kiu gvidis la Eŭropan Komunumon inter la jaroj 1989 kaj 1993, kaj dum la tria periodo inter 1993 kaj 1995, kiam la supranacia institucio jam nomiĝis Eŭropa Unio. Post la periodo en la Eŭropa Konsilio, li ekde la jaro 1999 estas ano de la supra ĉambro de la brita parlamento.