David de Gea

El Vikipedio, la libera enciklopedio
David de Gea
Persona informo
Naskiĝo 7-an de novembro 1990 (1990-11-07) (33-jaraĝa)
en Madrido
Lingvoj hispanaangla
Ŝtataneco Hispanio
Familio
Edz(in)o Edurne
Okupo
Okupo futbalisto
TTT
Retejo https://daviddegea.com/
vdr
David de Gea en 2010

David de Gea (per plena nomo David de Gea Quintana, prononco laŭ sistemo IFA hispane daˈβið ðe ˈxea kinˈtana) (naskiĝis la  7-an de novembro 1990(nun 1990-11-07) en Madrido, do nun 33-jara) estas hispania profesia futbalisto.

Ekde la jaro 2014 li estas membro de la vira hispana nacia teamo de futbalo, post kiam antaŭe jam de la jaro 2004, kiam li estis 13-jara, li partoprenis en la naciaj teamoj de sub-15-, sub-17-, sub-19-, sub-20-, sub-21- kaj sub-23-jaruloj. Post infanaj jaroj en la junularaj teamoj de la klubo Atlético Madrid, li kiel plenkreskulo en tiu klubo daŭrigis sian karieron ĝis la jaro 2011, kaj ekde tiam estas parto de la 1-a vira teamo de la klubo Manchester United en Anglio. Li partoprenis kadre de la hispana nacia teamo en la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2016 en Francio, kaj en ties matĉoj rekoneblis per la ĉemiza numero "13".