Dawson Charlie

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Dawson CharlieKáa goox (naskiĝis ĉ. 1860; mortis la 26-an de decembro 1908) estis Tagiŝo/Tlingito kaj kunmalkovranto de la oro, kiu estigis la alaskan orimpetegon en Jukonio, Kanado.

Li estis la nevo de Skookum Jim Mason kaj akompanis lin por trovi sian onklinon Kate Carmack. Li fiksis unu el la tri unuaj pretendaĵoj ĉe la Klondike, kun tiuj de sia onklo kaj George Carmack.

La rakontistino Angela Sidney estis lia nevino.

Li mortis en Carcross falante de fervoja ponto ĉe la Blanka intermonto.

Pierre Berton nomis lin Tagiŝ-Ĉarlie en sia Klondike: The Last Great Gold Rush (Klondike, la lasta granda orimpetego).


Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]