Dayton (Vaŝingtonio)

| Dayton | |||
|---|---|---|---|
|
| |||
| urbo en Usono kantona sidejo | |||
| Administrado | |||
| Ŝtato | |||
| Subŝtato | |||
| Kantono | kantono Columbia | ||
| Poŝtkodo | 99328 | ||
| En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
| Demografio | |||
| Loĝantaro | 2 448 (2020) [+] | ||
| Loĝdenso | 648 loĝ./km² | ||
| Geografio | |||
| Geografia situo | 46° 19′ N, 117° 59′ U (mapo)46.319722222222-117.97777777778Koordinatoj: 46° 19′ N, 117° 59′ U (mapo) [+] | ||
| Alto | 506 m [+] | ||
| Areo | 3,78 km² | ||
| |||
| |||
| Alia projekto | |||

Dayton estas urbeto en kantono Columbia, Vaŝingtonio, Usono. Ĝi estas la plej granda urbo en la kantono, kaj la administra sidejo. En 2010 la usona censo nombris 2 526 loĝantojn en Dayton. Ĝia poŝtkodo estas 99328. Ĝiaj kodoj laŭ la landaj normoj FIPS kaj GNIS estas 53-16970 kaj 1504356, respektive.[1]
Historio
[redakti | redakti fonton]Dayton ekloĝiĝis en la 1860-aj jaroj. Urbetan planon registris Jesse kaj Elizabeth Day la 23-an de novembro, 1871, kaj Jesse Day oficiale municipigis ĝin dek jarojn poste. Ĝi estas nomita honore al s-ro Day[2]. Dayton havas la plej malnovan fervojan stacion en Vaŝingtonio (1881), kaj ankaŭ la plej malnovan daŭre uzatan kortuman halon (1887).
Historia loĝantonombro
[redakti | redakti fonton]La loĝantaro ĝenerale kreskis ĝis 1950, kiam estis preskaŭ kvar mil loĝantoj, poste falis al stabila nivelo ĉirkaŭ 2 500:
|
|
|
Geografio
[redakti | redakti fonton]Dayton situas ĉe 46° 19′ 11″ N 117° 58′ 40″ U / 46.31972 °N, 117.97778 °U (mapo) (46.319608, -117.977699).
Laŭ la Usona Buroo de la Censo, la urbo ampleksas entute areon de 3.8 km², tute seka tero. La rivero Touchet fluas tra Dayton.
Citaĵoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ http://factfinder.census.gov/ Arkivigite je 2008-05-21 per la retarkivo Wayback Machine United States Census Bureau. Retrieved 2008-01-31.
- ↑ Washington Place Names database Arkivigite je 2009-03-09 per la retarkivo Wayback Machine, eld. Tacoma Public Library; alirdato: 2009-03-06




