Deák-placa gimnazio evangelia

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Deák-placa gimnazio evangelia
gimnazio • religia lernejo
Informoj
fondodato 1823
Situo
Geografia situo 47° 29′ 48″ N, 19° 3′ 15″ O (mapo)47.4966419.054204Koordinatoj: 47° 29′ 48″ N, 19° 3′ 15″ O (mapo)
lando Hungario
retejo Oficiala retpaĝaro [+]
Deák-placa gimnazio evangelia (Budapeŝto)
Deák-placa gimnazio evangelia (Budapeŝto)
DEC
Deák-placa gimnazio evangelia
Deák-placa gimnazio evangelia
Map
Deák-placa gimnazio evangelia
vdr
Deák-placo en Budapeŝto kun la evangelia gimnazio

La Evangelia gimnazio ĉe Deák-placo (hungare: Deák Téri Evangélikus Gimnázium, mallongigo: DEG) estas konata kaj altkvalita kristana gimnazio kun ok klasŝtupoj en la centro de Budapeŝto, Hungario. La nuna lernejestrino estas Edit Gadóné Kézdy. Ĝia adreso estas Budapest V, 1051, Sütő utca 1.

Historio ĝis 1873[redakti | redakti fonton]

Lernantinoj sportumas sub la portreto de Stalino, 1950

La instituto estis porknabina ĝis la fermo en la jaro 1952; tiam iĝis ŝtatigo fare de la komunistoj. Reeko instrua estis en 1992 sub la gvido de Mátyás Schulek. Tiam oni donis al la lernejanoj la novan hejmon ĉe Ferenc Deák-placo.

Unuaj fondaj jaroj[redakti | redakti fonton]

La luteranisma komunumo en Peŝto fonditis en 1787. Por la diservoj oni luprenis ĉambron urbocentran kie ekis en 1788 la instruado en ununura klasoĉambro sub la gvido de kantoro. Ties tasko estis lernigi al la infanoj la bazajn konojn kaj eduki ilin laŭ kristana spirito. En 1791 la luteranoj ricevis areon ĉe la Brasika bazarplaco kun la latinlingva nomo Insula Lutherana. Ĉar surloke estis multaj luteranaj institucioj. Laŭ la planoj de Mihály Pollack konstruitis la unua konstruaĵo; en 1811 la Luterana preĝejo (Belváros) konsekritis kiel parto de tiu ĉi spirita insulo.

De bazlernejo al gimnazio[redakti | redakti fonton]

Ekde 1811 organizitis krom la elementa instruado du pli altaj, gramatikaj klasoj por povi prepari la lernantojn al finaj ekzamenoj. En 1815, post pligrandiĝo, inaŭguritis nova sekcio ekskluzive bazlerna. La instrulingvo tiam estis la germana; poste instruitis la fakoj geografio kaj literaturo hungare. Ekde 1816 oni uzis lernlolibrojn kaj du jarojn poste dividitis la gelernanta instruado. Pro baldaŭa spacmalabundo aldonitis en 1822 nova etaĝo.

La erao inter 1823 kaj 1854[redakti | redakti fonton]

Ekde 1823 oni ekigis instruadon filozofian kaj aŭtomate la lernejo iĝis eta gimnazio kun fokuso filologia je la latina, helena kaj hungara lingvoj. Ankaŭ literaturo kaj historio gravegis. La unua memlernigrondo fondiĝis en 1839 por flegi la hungaran kulturon. En la lerneja jaro 1833/34 iĝis lernejano la famega Sándor Petőfi; lia patro estis sendinta lin tien ĉi esperante ke li lernu bone la germanan lingvon. Li akceptitis verŝajne pro eksterordinaraj konoj de desegnado dume la germana lingvo malfacilis por li (inter 114 samlernejanoj li rangis je la 108-a placo). Pro malkontento la patro plusendis lin al la piaristoj katolikaj.

La lernejo inter 1840 kaj 1864[redakti | redakti fonton]

Havis en 1840 la lernejo ses instruistojn, 348 lernantojn kaj sep klasĉambrojn. La lernigejo separiĝis je du partoj porknabinaj kaj kvin partoj porknabaj. La instruistoj vivis apud la klasĉambroj. Interrompoj instruaj estis posttagmeze de ĵaŭdo, merkredo kaj sabato. Somere ankaŭ bazlerneja instruado ofertitis. La stratobruo de la ĉirkaŭaj pavimoj estis laŭtega kaj kvazaŭ malebligis la seriozan instruadon; ĝenis ankaŭ la malodoroj disde la placo. Tiam lernantis surloke la posta politikisto Frigyes Podmaniczky, la eldonisto Adolf Ágai, la gazeteldonisto Miksa Falk kaj la eldonisto kaj nevo de Ferenc Kölcsey, Kálmán Kölcsey. La instruistaro plurlingvis, verkistis, skribis lernolibrojn kaj eldonistis. Ekde 1842 la ĝenerala instrua lingvo iĝis la hungara. Direktoro Lajos Tavasy komencis la tradicion entrepreni ekskursojn. Dum la publikaj pactagoj aŭ okaze de liberaj tagoj oni forlasis la lernejon por iri al la medioj montetaj, al Zugliget, al la romiaj ruinoj de Óbuda aŭ al Visegrád. Tavasy mem partoprenis kun la pli aĝaj lernejanoj al la festoj okaze de la sendependecdeklaro de 1848. Dum la ribeloj samjaraj damaĝitis kaj la preĝejo kaj la lernejo kaj la instruado devis esti interrompita por kelke da tempo. Ekde la 1850aj jaroj enkondukitis nova lerneja sistemo. Pastoro József Székács kaj la lernejestro Pál Hunfalvy (1853-1883) tiutempe ĉefrolulis. Novigitis la instruistaro kaj la horartabuloj kaj la tuta trejniĝo en la spirito de Marteno Lutero nove organizitis. Planoj ekzistis je baza lernejo kun kvar klasŝtupoj, je porknabina kun ses kaj je gimnazio kompleta kun ok klasŝtupoj. En 1854 atingitis almenaŭ altrangiĝo gimnazitipa (algimnázium). En 1865 fonditis karitata societo por helpi malriĉajn sed lernemajn lernantojn kaj en 1859 jam la Protestatisma orfeja organizo peris la venigon de kamparanaj junuloj. La administradoj bazlerneja kaj gimnazia separitis en 1856.

La estiĝo de ĉefgimnazio (1854-1873)[redakti | redakti fonton]

Post kiam najbaraj bruantaj kaj malodorfarintaj bakejoj aĉetitis oni metis la fundamentan ŝtonon por nova konstruaĵo. Krom la luterana komunumanoj ekengaĝiĝis ankaŭ la urbo en la financado. Enestis en la nova domo ok grandaj klasĉambroj, instruistaj loĝejoj kaj ceremonia salonego; teretaĝe gastis magazenoj. La balejo utiligitis por baloj, ekleziaj kunvenoj kaj koncertoj: tiutempe la lernejo taksitis la plej moderna en la regiono. En la tuta urbo la domo estis la unua kun gaslumigo kaj akvoprovizo. Pro la daŭra spaca manko malestis ene gimnastikhalo, salonego kaj korto. Ok klasoj instruitis de 12 ordaj kaj kromaj eksterordaj instruistoj. Kelkaj lernigistoj estis akademianoj paralele farantaj elstarajn sciencajn laborojn. La renomo ilia estis tre alta; ilia deĵortempo estis inter 20 kaj 30 jaroj. La lernantoj devis pagi kotizon, malluteranoj eĉ pli ol luteranoj (po 25 respektive 15 forintojn por jaro).

La tempo inter 1873 kaj 1904[redakti | redakti fonton]

La tuj najbara luterana preĝejo

La disciplino malmolis kaj ĝia obeo konsekvence kontrolitis. Damaĝoj je lernejaj posedaĵoj tabuis kaj la vizito de trinkejoj, kafejoj kaj fumejoj en la proksimeco lerneja strikte malpermesita estis. Ekde 1877 la Nacia protestanta orfanejo de ĉe Roza placo helpis gastigi studentojn. En 1882 formiĝis bando muzika. La kondiĉoj instruaj pliboniĝis pli kaj pli, ankaŭ por la natursciencoj (fiziko, kemio). Memklerigrondo ekz. "Arany János Kör" fondiĝis en 1882 kie la lernantoj prezentis unu al la alia siajn verkojn kaj disputis kritike novajn modojn. Ĉiuj kluboj havis estraranon. Posttagmezofertoj ekzistis ĝis 1890; poste restis nur gimnastikofertoj kaj maldevigaj rondoj. La ekskursoj kondukis ekz. ĝis la Adria maro. En 1904 ekis la instruo en la nova konstruaĵo de ĉe Urboparka strateto. Inter la lernantaro je la fino de la 19-a jarcento poste konatulis: la pentristo Oszkár Glatz, la teologo Vilmos Győry, la poeto kaj ĵurnalisto Theodor Herzl, generalo Gusztáv Jány, la verkisto Pál Ignotus, la komponisto Imre Kálmán, la filozofo György Lukács la arkitekto Samu Pecz, la politikisto Iván Rakovszky, la literaturhistoriisto Frigyes Riedl, la arĥitekto Frigyes Schulek, la arĥeologo Aurél Stein kaj la verkisto József Vietórisz.

Surloke deĵoris ekde 1890 la fama matematikisto László Rátz, ekde 1862 la poeto László Torkos kaj la sekvaj anoj de la Hungarlanda akademio: la filozofo Károly Böhm, la botanikisto József Dorner, la naturscienculino Gyula Greguss, la lingvikisto Róbert Frölich, la bibliotekisto János Lehr. Famis krome la matematikisto Sándor Mikola, la filologo Vilmos Pecz, la lingvisto Gedeon Petz, la filologo Sándor Szénássy, la matematikisto Károly Taŭbner, la lingvisto Vilmos Tolnai kaj la verkisto Péter Vajda.

Luterana porknabina instruado en Budapeŝto (1904-1933)[redakti | redakti fonton]

Ideo de pli alta porknabina edukado estiĝis en la 1890-aj jaroj; la permeso ministeria venis ne antaŭ la 1914-a jaro kaj la Unua mondmilito ne permesis plu la realigon. Ĉar la instruistoj soldatis. Dum la mallonga sovetia regado venis ŝtatiĝo. Survande de interetaĝa koridoro de la ŝtuparo videblas tabulo kun la nomoj de la milite falintaj instruistoj. En aŭtuno 1919 instruado laŭ la antaŭmilita sistemo reekis.

Ekde 1920 oni aranĝis laŭ la ideo de episkopo Sándor Raffay ĉe Veres-Pálné-strato nr 36 specialan trejnejoj por knabinoj. Ili lernis modernajn lingvojn krom ĝeneralaĵoj civitikonaj, literaturaj, artaj sed rezignis pri diplomo. En 1926 la burĝa porknabina instituto ĉe Sütő-strato kaj ĉe Pálné-strato komune administritis. En 1927 fonditis ĉe Veres-strato la unua kaj sola porknabina kolegio en tuta Hungarujo kun diplomriceva eblo. La unua abiturienta ekzameno trapasitis en 1931.

Gimnazia fasado

Evangelia porknabina altlernejo (1933-1952)[redakti | redakti fonton]

Ekde 1933 la instruado okazis en tri konstruaĵoj; en 1934 la domo ĉe Veres-Pálné-strato perdiĝis pro lukontraktfino. En 1935 enkondukitis uniformo por ĉiuj portenda ankaŭ dum ekskursoj: mantelo, jako kaj ĉapelo estis malhelverdaj kaj videblis sure Lutero-rozo kaj la mallongigo lerneja ELG. Oni eĉ havis gimnastikejon, medicinejon kaj korton por pasigi la paŭzojn (hodiaŭ ĝi estas la korto de la preĝeja komunumo de Deák-Ferenc-placo). Okaze de jubilea festo delegacio de instruistoj kaj lernantoj vizitis en 1937 la urbeton Kufstein en Tirolo, por honori la surburge enkarcerigitajn hungarajn rezistantojn de 1848/49. En Kufstein oni starigis tabulon memoran, kies kopio ligna videblas en la dua etaĝo de la gimnazio nun. La komunistoj ŝtatigis en 1948 la bazlernejonka la malsuprajn kvar klasojn de la okklasŝtupa gimnazio. La supera resto forigitis en 1952. Ĝis 1993 gastis surloke urba publika elementa lernejo.

Tiam lernantis la gefamuloj: Éva Bánáti (sportistino), Anna Bede (poetino), Éva Hajós (pentristino), Katalin Joó (verkistino poradoleska), Ágnes Keleti (sportistino), Sarolta László (sportistino), Ágnes Lelkes (aktorino), Katalin Mádi Szabó (artistino), Edit Oravecz, Judit Sándor kaj la operkantistino Magda Tiszay.

Nova starto post 1992[redakti | redakti fonton]

En 1989 oni rajtis reaktivigi la instruadon luteranan; lernintoj kaj instruintoj eksaj rekomencis plani novan starton kaj ekde 1991 pridiskutitis la redono de la aĵoj en la manojn ekleziajn. La lerneja jaro 1992 komenciĝis ankoraŭ en la kulturcentro "Golden Ten" kun 2 klasoj, 57 gelernantoj kaj 4 instruistoj. La novkomenciĝinta gimnazio translokiĝis en somero 1993 en la domon de Sütő-strato. La konstruaĵo transdonitis kaj la parlamento permesis financan apogon publikan. Ĝis 2005 direktoris Mátyás Schulek. Nuntempe nur 60% de la gelernantoj estas luteranaj. La ofertoj posttagmezaj abundas (orkestre, teatre, desegne, filmfare, bibliolegade, muzee). Ĝemellernejo troviĝas en Erfurto: temas pri la Evangelia konsilantargimnazio. Inter la du lernejoj spirite tre similaj okazas ĉiujare interŝanĝoj fruktodonaj.

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Deák Téri Evangélikus Gimnázium en la hungara Vikipedio.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]