Deák Ferenc tér (metrostacio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Deák Ferenc tér
Haltejo de la unua metrolinio en placo Deák Ferenc
Haltejo de la unua metrolinio en placo Deák Ferenc
metrostacio • subtera stacio • fina stacio • fina stacio
Situo
Lando Hungario Hungario
Urbo Budapeŝto
Geografia situo 47° 29′ 51″ N, 19° 3′ 18″ O (mapo)47.497519.055Koordinatoj: 47° 29′ 51″ N, 19° 3′ 18″ O (mapo)
Deák Ferenc tér (Budapeŝto)
Deák Ferenc tér (Budapeŝto)
DEC
Deák Ferenc tér
Deák Ferenc tér
Deák Ferenc tér
Situo de Deák Ferenc tér
Map
Deák Ferenc tér
Ecoj
Tipo subtera
Historio
Malfermo 1896
1970
1976
Administrado kaj utiligado
Proprietulo Metroo de Budapeŝto
Trafikanto BKV
Linio
Antaŭa stacio Posta stacio
Vörösmarty tér Bajcsy–Zsilinszky út
Linio
Antaŭa stacio Posta stacio
Astoria Kossuth Lajos tér
Linio
Antaŭa stacio Posta stacio
Ferenciek tere Arany János utca
vdr

La Deák Ferenc tér estas la plej grava metroonodo en Budapeŝto, ĉar ĉi tie renkontiĝas 3 linioj. La nomo venis de la Placo Deák Ferenc, kiu prenis la nomon de signifa politikisto Ferenc Deák.

Historio[redakti | redakti fonton]

Linio M1[redakti | redakti fonton]

La unua (subkrusta) linio ekfunkciis en 1896. En la peronoj la muroj estas kovritaj per blankaj kaheloj. Oni konstruis po unu dometojn super ambaŭ ŝtuparejoj, sed en 1925 ili estis malkonstruitaj. En 1941 plena Hungario ŝanĝis la trafikan direkton al la dekstra flanko, tamen la subtera tramo restis laŭ la maldekstra sistemo ĝis 1973. En 1955 pro konstruado de la sekva linio la haltejo estis transmetita 40 metrojn. En la origina linioparto nun muzeo pri la subkrusta fervojo (metroo) estas videbla. Ekde 1970 la haltejo havas 2 en- kaj elirejojn, la unua estas rekte al la placo, la alia al la ĵus konstruita subirejo. En 1973 kaj 1995 plenaj renovigaj laboroj okazis.

Linio M2[redakti | redakti fonton]

Ekde 1950 oni komencis konstrui la 2-an metrolinion en Budapeŝto. Post jaroj pro financaj problemoj la konstruado paŭzis, nur en la sekva jardeko komenciĝis denove la konstruado. La unua itinero estis inaŭgurita en 1970 kun la aliĝinta subirejo, tiam ĉi tie estis la provizora finhaltejo. Oni konstruis aparte mallongan tunelon, kie la vagonoj ankaŭ nun povas ŝanĝi vojdirektojn. Post du jaroj jam la tuta linio funkciis. En 2005 plenaj renovigaj laboroj okazis. Ekde 2012 vagonoj de Alstom trafikas, eĉ jam sen ŝoforoj.

Linio M3[redakti | redakti fonton]

Jam en 1970 oni komencis konstrui la 3-an metrolinion. En 1976 la unua itinero ekfunkciis, same ĉi tie estis la provizora finhaltejo. Oni konstruis tunelon al la M2 linio, ankaŭ nuntempe la vagonoj povas ŝanĝiĝi inter M2 kaj M3. Ankaŭ ĉi tie oni konstruis aparte mallongan tunelon, kie la vagonoj povas ŝanĝi vojdirektojn. Oni konstruis ankaŭ koridoron por la pasaĝeroj, kiuj perpiede iras inter M2 kaj M3, sed estas ankaŭ rulŝtuparoj pro la profundodiferenco. Ekde 1981 ĉesis la finhaltejo, ĉar la linio jam funkciis pluen.

Kontaktoj[redakti | redakti fonton]

La menciita subirejo faras trafikajn kontaktojn al tramoj kaj aŭtobuso. En la placo aŭ proksime situas hoteloj, Urbodomo de Budapeŝto, Teatro István Örkény, Luterana preĝejo (Belváros), Baziliko de Stefano la 1-a (Hungario).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]


Fontoj[redakti | redakti fonton]