Deĝou

| Deĝou | |||||
|---|---|---|---|---|---|
|
| |||||
| departemento-ranga urbo urbego | |||||
| Administrado | |||||
| |||||
| Poŝtkodo | 253000 | ||||
| En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
| Demografio | |||||
| Loĝantaro | 5 611 194 (2020) [+] | ||||
| Loĝdenso | 542 loĝ./km² | ||||
| Geografio | |||||
| Geografia situo | 37° 27′ N, 116° 19′ O (mapo)37.45127116.31046Koordinatoj: 37° 27′ N, 116° 19′ O (mapo) [+] | ||||
| Areo | 10357,67 km² (1 035 767 ha) [+] | ||||
| Horzono | UTC+08:00 [+] | ||||
| |||||
| Alia projekto | |||||
Deĝou
prononco, 德州, pinjine Dézhōu estas prefektujnivela milionurbo en la nordokcidenta parto de la provinco Ŝandongo de Ĉina Popola Respubliko. Ĝi limas sudoriente je la provinca ĉefurbo Ĝinano, sudokcidente je Liaoĉeng, nordoriente je Binĝou (ĉine simpligite 滨州, tradicie 濱州; pinjine Bīnzhōu) kaj norde je la provinco Hebejo.

Loĝantaro
[redakti | redakti fonton]En 2020 la prefektujnivela loĝantaro estis de 5 611 194 homoj.
Geografio
[redakti | redakti fonton]La prefektujnivela milionurbo situas en Nordĉina Ebenaĵo sur areo 10 356 km² kaj konsistas el dek tri subsekcioj je distrikta nivelo. Kaj la Flava Rivero kaj la Granda Kanalo de Ĉinio trafluas la urbocentron. Hengŝui troviĝas 61, provinca sidejo Ĝinano 107, ĉefurbo Pekino 273, Ŝanhajo 838 km laŭ [1].
Historio
[redakti | redakti fonton]
Deĝou estas antikva komunumo pro strategia situo ĉe la rivero kaj kanalo, rezulte ĝi vivis kune kun la ĉina historio. Mem la prefektujnivela urbego estis deklarita en 1994.
Ekonomio
[redakti | redakti fonton]La plej granda ekonomia branĉo estas la suna energia industrio kun termikaj kaj sunaj elektrocentraloj. La industrio produktas agrikulturajn maŝinojn, la agrikulturo kultivas precipe kotonojn kaj akvomelonojn.
Edukado
[redakti | redakti fonton]En la areo sola universitato kaj pluraj altlernejoj finkcias.
Trafiko
[redakti | redakti fonton]
Deĝou estas ligita per fervojaj kaj ĉefvojaj linioj. Flava Rivero kaj Granda Kanalo estas navigeblaj.
Klimato
[redakti | redakti fonton]La klimato estas modera kontinenta musona klimato kun kvar apartaj sezonoj. La jara averaĝa temperaturo estas 14 °C kaj varias inter 10-20 °C. Jare averaĝe pluvas 537 mm, en ĉiuj monatoj pluvas, sed julie kaj aŭguste pli ofte, dum inter decembro kaj marto apenaŭ estas precipitaĵo.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]
- tombo de reĝo de Suluo
- muzeo
- preĝejoj
Ĝemelurboj
[redakti | redakti fonton]Fontoj
[redakti | redakti fonton]- WikiTrans
-
Biblioteko
-
Universitato
-
Statuo pri fluganta ĉevalo




