De Arte Combinatoria

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dissertatio de arte combinatoria
skribita verko • dissertation
Aŭtoroj
Aŭtoro Gottfried Wilhelm Leibniz
Lingvoj
Lingvo latina lingvo
Eldonado
Eldondato 1666
Ĝenro traktaĵo
vdr

La Dissertatio de arte combinatoria ("Pri Kombinarto") estas frua verko de Gottfried Leibniz publikigita en 1666 en Leipzig.[1] Ĝi estas etenda versio de lia doktoriĝa tezo, verkita antaŭ la aŭtoro estis serioze entrepreninta studojn de matematiko.[2] Tiu broŝuro estis reeldonita sen aprobo de Leibniz en 1690, kio pelis lin al publikigo de mallonga klariga noto en Acta Eruditorum.[3] Dum la venontaj jaroj li ripete bedaŭris pri la cirkulado de tiu verko kiun li konsideris nematura.[4] Tamen ĝi estis tre originala verko kaj ĝi havigis al la aŭtoro la unuan famon inter la tiutempaj fakuloj.

La ĉefa ideo en la teksto estas tiu de Alfabeto de homa pensado, kiu estas atribuita al Descartes. Ĉiuj konceptoj estas nenio krom kombinoj de relative malgranda nombro de simplaj konceptoj, kiel ke vortoj estas kombinoj de literoj. Ĉiuj veroj povas esti esprimitaj kiel taŭgaj kombinoj de konceptoj, kiuj siavice povas esti malkomponitaj en simplaj ideoj, farante la analizon multe pli facile. Tiele, tiu alfabeto havigus logikan inventon, male al tiu de pruvo kiu estas konata ĝis nun.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. G.W. Leibniz, Dissertatio de arte combinatoria, 1666, Sämtliche Schriften und Briefe (Berlin: Akademie Verlag, 1923), A VI 1, p. 163; Philosophische Schriften (Gerhardt) Bd. IV p. 30;
  2. Gottfried Wilhelm Leibniz: Hauptschriften zur Grundlegung der Philosophie. Zur allgemeinen Charakteristik. Philosophische Werke Band 1. p. 32. Translated in German by Artur Buchenau. Published, reviewed and added an introduction and notes by Ernst Cassirer. Hamburg: Felix Meiner, 1966, p. 32.
  3. G.G.L. Ars Combinatoria, Acta Eruditorum, Feb., 1691, pp. 63–64
  4. Leibniz plendis al variaj korespondantoj, ekz., al Morell (1a de Oktobro 1697) aŭ al Meier (23a de Januaro 1699); vidu Akademie I.14, p. 548 or I.16, p. 540.

Referencoj[redakti | redakti fonton]