De Havilland Flamingo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
De Havilland Flamingo

La De Havilland DH 95 Flamingo estas pasaĝeraviadilo de De Havilland, disvolviĝita en 1938. Flamingo estis uzata dum la dua mondmilito kiel truptransportilo de la Reĝa Aerarmeo.

La aviadilo estis plenmetala, la du pilotoj sidis unu apud la alia, la radiisto sidis malantaŭ ili. La radoj estis entireblaj, la propeleroj alidirekteblaj. La aviadilo estis komparebla kun Douglas DC-3 kaj Lockheed M10/12 Electra.

La unua modelo havis du 890 ĈP-a (660kW) Bristol Perseus XIIc-motorojn. Tiel ĝi havis elstaran povumonkaj povis kun plenmaso deteriĝi jam post 230 m.

La unua flugo okazis la 22-an de decembro 1938. La prototipo estis transdonata en 1939 al Jersey Airways por testflugoj.

Plimulto de la flamingoj malaperis el la aero ĉ. 1950 kaj oni dismontis ilin en 1954.

Specifaĵoj[redakti | redakti fonton]

de Havilland D.H.95 Flamingo:
Karakterizaĵo Datenoj
Longo 15,4 m
Enverguro    21,4 m
Flugila surfaco    60,5 m²
Alto    4,7 m
Motoro    2 × Bristol Perseus XVI kun je 930 ĈP (690 kW)
Maksimuma rapido    385 km/h en alto de 1.980 m
Atingopovo    2.160 km
Skipo    piloto, kunpiloto, funkisto, maks. 17 pasaĝeroj
Kutima flugalto    6.370 m
Malplena maso    4.450 kg
Flugmaso    7.980 kg